Johann von Dalberg
Joannes Camerarius Dalburgius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princepiskopo de Worms | |||||
Regado | 1482–1503 | ||||
Antaŭulo | Reinhard I. von Sickingen | ||||
Sekvanto | Reinhard II. von Rippur | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-a de aŭgusto 1455 en Oppenheim, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Morto | 27-a de julio 1503 en Heidelberg, Elekto-Palatinato, Sankta Romia Imperio (Germanio) | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Universitato de Pavio Universitato de Erfurto | ||||
Konsekrado | 2-a de aŭgusto 1482 | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dalberg | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Kanceliero de la Universitato de Hajdelbergo | |||||
Dum | 1480–1482 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes von DALBERG (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1455 en Oppenheim - mortis la 27-an de julio 1503 en Heidelberg) estis germana humanisto, Princepiskopo de Worms kaj kanceliero de la Universitato de Hajdelbergo inter 1480 kaj 1482.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Wolfgang von Dalberg kaj studis en la Universitatoj de Erfurto kaj Pavio, kie li diplomiĝis kiel doctor utriusque juris en la Universitato de Ferrara kaj sin dediĉis plej specife al la studo de la greka.
Revenante al Germanio, li fariĝis persona konsilisto de Filipo, la Justulo, Palatinata Elektisto (1448-1508)[1], al kiu li kunhelpis, alportante la Universitaton de Hajdelbergo al la kulminoj de ĝia famo. Li estis grava por la starigo de la unua katedro pri la greka lingvo, kiu estis okupita de sia amiko Rudolf Agricola (1443-1485), kaj li helpis ankaŭ en la instalado de la universitata biblioteko, krom kolegio por studentoj de civila juro. Li estis arda humanisto, kaj prezidanto de la sekreta beletra societo[2], fondita de la poeto Conrad Celtis. Krom tio, li korespondis kun multaj el la elstaraj kleruloj siaepoke, al kiu li montris sin vera mecenato. Li partoprenis ankaŭ en pluraj diplomatiaj misioj kaj de la imperiestro kaj de la elektisto. En la 2-a de aŭgusto 1482 li konsekriĝis Episkopo de Worms.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche Arkivigite je 2014-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Virtual International Authority File
- WorldCat Identities
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Neue Deutsche Biographie
- Bibliothèque Nationale de France
- Johannes Sinapius (1505-1560): Hellenist and Physician in Germany and Italy - John L. Flood
- Renaissance Monks Franz Posset
- Ut Granum Sinapis: Essays on Neo-Latin Literature in Honour of Jozef IJsewijn Gilbert Tournoy, Dirk Sacré
- Renaissance Argument: Valla and Agricola in the Traditions of Rhetoric and ...[rompita ligilo] Peter Mack
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dalberg (gento)
- Reinhard I. von Sickingen (1417-1482)[3]
- Rudolf Agricola (1443-1485)
- Pallas Spangel (1445-1512)[4]
- Johannes Reuchlin (1455-1522)
- Conrad Celtis (1459-1508)
- Johannes Trithemius (1462-1516)
- Johannes Sinapius (1505-1560)
- Friedrich Christoph Schlosser (1776-1861)[5]