Johannes Gropper
Johannes Gropper | |||||
---|---|---|---|---|---|
Johannes Gropper
| |||||
blazono de Gropper
| |||||
Persona informo | |||||
Johannes Gropper | |||||
Naskiĝo | 24-an de februaro 1503 en Soest | ||||
Morto | 13-an de marto 1559 (56-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Santa Maria dell'Anima vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes GROPPER (* Soest, Vestfalio, en la 24-a de februaro 1503 - Romo, en la 13-a de marto 1559) estis germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo. La papo Paŭlo la 4-a elektis lin kardinalo en la konsistorio de la 20-a de decembro 1555. Pere de sia sennombra verkaro kaj agado, li estas konsiderita vere defendanto de la katolika fido.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li studis en la Universitato de Kolonjo kie li doktoriĝis pri civila leĝo en la 7-a de novembro 1525. En 1530, li akompanis la ĉefepiskopon de Kolonjo, Hermann von Wied, kiel asista konsilisto, en la "Dieto de Aŭgsburgo". Kune kun Arnold von Wesel kaj Bernhard von Hagen[1], ili starigis intiman rilaton kun Filipo Melanktono. Post la dieto, li sin dediĉis al la detala studado de la teologiaj aferoj kaj komencis legi la biblion kaj private studi la ekleziajn patrojn sen la helpo de instruistoj. En 1533, li fariĝis skolastikano en Xanten kaj dekano, en 1543.
Gropper estis adepto de Erasmo de Roterdamo kaj tial li interesiĝis pri teologio. Li multe klopodis kontraŭ la reformoj de la arkidiocezo de Kolonjo kaj kontraŭ la ideoj de Herman von Wied (1477-1552)[2], la princo-ĉefepiskopo de Kolonjo, kiu intencis enkonduki la reformon en tiu urbo. En sia verko "Enchiridion", Gropper proksimigas la reformon al siaj ideoj pri pravigo, sed liaj teorioj pri la eklezio kaj la sacerdota agado ĝenerale, la sep sakramentoj, la hierarkiaj ordoj kaj la supereco de la papo tute akordis kun la katolika doktrino.
Gropper fariĝis malamiko de Martin Bucer (1491-1551) kiam Herman von Wied, en decembro 1542, kiel parto je la realigo de la reformo, invitis lin kaj aliajn evangelistojn por instrui en la katedralo de Bonn. Li plurfoje forte diskutis kun Bucer kaj perforte batalis kontraŭ la reformo. Gropper kontaktis la papon Paŭlo la 3-a, kaj rezulte, en la 2-a de januaro 1546 la papo eksoficigis la episkopon Wied kiu estis ekskomunikita en la 16-a de aprilo 1546. Adolf von Schaumburg (1511-1566)[3] estis nomumita ĉefepiskopo de Kolonjo. Hermann von Wied rezignis en la 26-a de Januaro 1547 kiel administranto de Paderborn kaj en la 25-a de februaro de la sama jaro kiel ĉefepiskopo de Kolonjo.
Selektita verkaro
[redakti | redakti fonton]- Das Enchiridion christianae institutionis (1538) von Johannes Gropper, 1538
- Institutio Catholica Elementa Christianæ Pietatis ... Complectens, ... 1557
- De Concilio Et Legitime Iudicandis Controuersiis Religionis, Criminum, Quæ in Mart. Bucerum Ioh. Cochlæus Ad Illustrissimos Principes Ac Clarissimos Ordines S. Ro. Imperij Per Germaniam & Quæ Ioh. Groperus Ad Maiest. Imperatoriam Perscripsit, Confutatio. Epistola Io. Cochlæi Ad Eosdem Ordines, in Mart. Bucerum, 1545
- Capita Institutionis Ad Pietatem ... in Usum Pueritię, Etc. (Observationes, Orationes, Interpellationes, Dicendę Dum Audis Sacrum, Etc.) 1554
- Enchiridion christianae institutionis in Concilio provinciali Coloniensi editum 1553
- Canones Concilii Provincialis Coloniensis Anno celebrati 1536: Qvibvs ... 1544
- Oratio in solenni Epiphaniae Domini die Tridenti habita 1552
- Hauptartikell christlicher Underrichtung zur Gotseligkeit: Auch eyn ... 1547
- Praxis poenitentialis ecclesiae primitivae 1673
- Capita institutionis ad pietatem 1562
- Libellus Piarum Precum: Ad Usum Pueritiae apud Divum Gereonem Coloniae .. 1546
- Vonn warer wesenlicher und pleibender Gegenwertigkeit des Leybs und Bluts ... 1556
- D. Ioannis Gropperi De praestantissimo Altaris Sacramento, [et quibusdam eo ...] 1559
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Personensuche
- Catholic Hierarchy
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Neue Deutsche Biographie
- Virtual International Authority File
- Bibliothèque Nationale de France
- New Advent
- The Cardinals of the Holy Roman Church Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Contemporaries of Erasmus Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Martin Bucer (1491-1551)
- Kaspar Gropper (1519-1594)[4]
- Hermann von Neuenahr, la maljuna (1492-1530)
- Ireneo de Liono (135-202)[5]
- Hermann la 5-a de Wied (1477-1552)[2], ĉefepiskopo de Kolonjo (1515–1547) kaj princepiskopo de Paderborn (1532–1547).