Johannes Sambucus
Johannes Sambucus (1531-1584) | ||
---|---|---|
Portreto de la humanisto kaj historiisto Johannes Sambucus, 1572.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de julio 1531 en Tirnao, Hungario, hodiaŭ apartenanta al Slovakio | |
Morto | 13-an de junio 1584 en Vieno, Aŭstrio | |
Lingvoj | latina • hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Wittenberg Universitato de Ingolstadt[1] Universitato de Strasburgo Universitato de Parizo Universitato de Padovo Universitato de Lepsiko Universitato de Bolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto poeto humanisto filozofo verkisto historiisto kuracisto universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Sambuko aŭ János Zsámboky estis hungara humanisto, helenisto, filologo kaj historiisto kaj privata kuracisto de la Imperiestro Maksimiliano la 2-a, kiu publikigis sennombrajn gravajn verkojn. Liaj mapoj de Hungario, Transilvanio kaj Ilirio estis uzitaj de Abraham Ortelius kaj lia libro pri emblemoj en kvin eldonoj estis tradukitaj en la francan kaj la nederlandan. Sambucus ankaŭ estis poeto kaj fervora kolektanto, amasigante grandan nombron da moneroj kaj artaĵoj dum sia vivdaŭro.[2] Li ankaŭ aktivis kiel bibliotekisto de la Viena Kortego, notinda figuro de la hungara humanismo, kolektanto de kodeksoj latinaj kaj grekaj en rilato kun la itala medio (li estis amiko de Fulvio Orsini, Piero Vettori (1499-1585) kaj aliaj beletristoj)
Biografio
[redakti | redakti fonton]Johannes Sambucus naskita en junio aŭ julio 1531 en Tyrnau (Trnava, Nagyszombat), hodiaŭ situanta en Respubliko Slovakio , kaj mortinta la 13-an de junio 1584 en Vieno, estas kuracisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto, kolektanto de hungaraj artaĵoj kaj mecenato. Ni trovas ankaŭ lian nomon literumitan: Johann Sambucus, Joannes Sambucus, Joannes Bochius, Ioes Sabucus, Sambuci, Zsámboki, Iehan Sambucus, Ján Sambucus, Jean Sambucus, Johannes Pannonicus Sambucus.
Ekde 1542, li komencis studi filologion en Vieno, poste en Lepsiko, Wittenberg, Ingolstadt, Strasburgo kaj Sorbono. Li studis antikvajn lingvojn, juron, historion kaj filozofion. Li estis precipe influita per la tekstoj de Platono. En 1551 li iĝis majstro de filozofio ĉe la Universitato de Sorbono. Ekde 1558 ĝis 1564 liaj vojaĝoj venigis lin al Venecio, Padovo, Ĝenovo, Napolo, Milano, Gento kaj Antverpeno. En la Universitato de Padovo, li komencis studi medicinon, akiris sian licencon en 1555 kaj establis sin kiel doktoro en Vieno, kiu tiam estis centro de scienca kaj kultura vivo en Hungario.
Estis dum sia itala vojaĝo ke Sambucus malkovris ĝenron kiu furoris tiutempe, la libron pri emblemoj. Por tiu latina poeto enamiĝinta pri antikveco, tio estis la ideala formo por esprimi sian poezian kaj artan talenton. En 1564 aperis la unua eldono de lia "Emblemata", tuj sekvita de kvin reeldonoj kiuj gajnis al li internacian reputacion kiel mastro de la ĝenro. Li estis la unua hungara verkisto, kies verkoj estas tradukitaj en la francan kaj la anglan.
Per dekretoj el la 6-a de januaro 1565 kaj 24-a de aprilo 1566 li iĝis reĝa historiisto de la hungara kortego kun jarpago de 100 florenoj. En la 27-a de januaro 1567, li ricevis la titolon kiel kuracisto de la kortego aŭ "medicus aulicus titularis". en la 4-a de aŭgusto 1567 li edziĝis al Krisztina Egrer, filino de Kálmán Egrer, civitano de Nagyszombat. Lia patro mortis en la 14-a de aŭgusto 1565.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Epitome rerum Hungarorum, 1489, 1579
- Rerum Hungaricarum Decades, 1497
- Poetica ad Dionysium Lambinum, 1539
- Oratio quod oratores ante poetas a pueris cognoscendi sint, 1551
- Effigies Romanorum Principum, Johannes Huttichius, 1551
- Epistolarum conscribendarum methodus, Bazelo, 1552
- Δεμεγοριαι ("Interparoladoj"), Johano Oporino, 1552
- Poemata, ("Poemaro"), dediĉita al unu el siaj lernantoj György Bona, nevo de la ĉefepiskopo Miklós Oláh de Esztergom (1493-1568), kaj Miklós Istvánffy (1538-1615), 1555
- De Imitatione Ciceroniana, Parizo, 1561
- Ars Poetica Horatii, Horacio, 1562[3]
- C. Iulius Caesar sive Historiae imperatorum Caesarumque Romanorum, Hubertus Goltzius, Adolf Van Meetkercke, 1563
- Emblemata, cum aliquot nummis antiqui operis, 1564
- Laertii Diogenis De vita et moribus philosophorum libri X, 1566
- Sententiae et regulae vitae ex Gregorii Nazanzeni scriptis collectae, Gregorio de Nazianco, 1568
- Iani Pannonii Episcopi Quinque-Eccles Illius Antiquis vatibus comparandi, 1569
- Icones veterum aliquot ac recentium Medicorum Philosophorumque, (Christophe Plantin - Antverpeno, 1574)
- Legatio Imp. Cæsaris Manvelis Comneni, 1578
- Corpus Iuris Hungarici, 1581
- C. Julii Caesaris quae exstant ex nupera viri docti accur. recognitione, 1616
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Libanio (314-393)
- Gualtherus Burlaeus|Walter Burley (1275-1345) angla filozofo kaj komentisto pri Aristotelo
- János Hunyadi (1405-1456)
- János Vitéz (1408-1472)
- Pietro Ranzano (1428-1492) itala episkopo, historiisto kaj humanisto
- Janus Pannonius (1434-1472)
- Jean Grolier de Servières (1489-1565) franca bibliofilo
- Johannes Huttichius (1490-1544) germana humanisto kaj historiisto
- Petrus Apianus (1495-1552)
- Johannes Honterus (1498-1549)
- Piero Vettori (1499-1585) itala verkisto, filologo kaj humanisto
- Johano Aŭrato (1508-1588)
- Hadriano Junio (1511-1575)
- Paulus Manutius (1512-1574) itala humanisto
- Adrianus Turnebus (1512-1565)
- Petrus Ramus (1515-1572)
- Francesco Robortello (1516-1567)
- Christoffel Plantijn (1520-1589)
- Dyonisius Lambinus (1520-1572) franca klasika erudiciulo
- Lazarus von Schwendi (1522-1583) germana komandanto de la Armeo de la Romia Imperio
- Charles de l'Écluse (1525-1609)
- Carolus Clusius (1525-1609)
- Petrus Lotichius Secundus (1528-1560) itala erudiciulo kaj neolatina poeto
- Adolphus Mekerchus (1528-1591) flandra diplomato kaj humanisto
- Henri Estienne la Juna (1528-1598)
- Theodor Zwinger (1533-1588)
- Philippus Appianus (14.09.1531-15.11.1589) germana matematikisto[4]
- Henriko la 1-a de Mesmes (1532-1596) franca kavaliero de la Ordeno de la Reĝo, kanceliero de la Regno de Navaro kaj ambasadoro
- Hugo Blotius (1534-1608) nederlanda erudiciulo kaj bibliotekisto
- Jacques Grévin (1539-1570) franca dramverkisto