Johano Sigismundo (Brandenburgio)
Johano Sigismundo, Margrafo de Brandenburgio (naskiĝinta la 8-an de novembro 1572 en Halle; mortinta la 2-an de januaro 1620 en Berlino) el la dinastio Hohencolernoj estis de 1608 ĝis 1619 elektoprinco de Brandenburgio; administranto de Duklando Prusujo, per kiu li estis feŭdata en 1612.
Pretendoj pri Jülich-Kleve-Berg
[redakti | redakti fonton]Post la formorto de la duka dinastio de Kleve januaron de 1609 Johano Sigismundo kiel kuratoro de sia edzino Ana de Prusujo anoncis pretendojn pri la ekskluziva heredorajto al la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg.[1]
Kontraŭ lia volo lia frato Ernesto, kiun li estis sendinta kiel guberniestro al la malsupra Rejno, faris en junio de 1609 kontrakton kun Volfgango Vilhelmo de Palatinato-Neuburg, kiu ankaŭ pretendis heredorajtojn, pri komuna regado en la disputataj regionoj.[2]
Post la fiaskinta atako de brandenburgiaj soldatoj sur Duseldorfon por forpremi Volfgangon Vilhelmon kaj la enmarŝo de hispana armeo sub Ambrogio Spinola en 1614 realiĝis la Kontrakto je Ksanteno, en kiu Johano Sigismundo ricevis provizore la ekskluzivan regecon en Duklando Kleve kaj en la graflandoj Mark kaj Ravensberg.
Ĉar la imperiestro ne agnoskis la heredopretendojn de Brandenburgio kaj Palatinato-Neuburg, la tenado de la titoloj „Duko en Jülich, Kleve kaj Berg“ fare de Johano Sigismundo sur imperia nivelo jure ne estis allasebla. Ĉe imperiaj dietoj pro tio al Brandenburgio ne konvenis balotrajto en la princokunveno por Duklando Kleve.[3]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Johano Sigismundo (Brandenburgio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La regopretendon de Johano Sigismundo kaj lia edzino Ana esprimiĝis en multaj dekretoj por la malsuprorejnlandaj duklandoj, legeblaj en la cifereca eldono de la Universitata kaj Landa Biblioteko je Duseldorfo
- ↑ Ĉar i. a. pro la ĉiujare ŝanĝiĝanta okupado de liberiĝantaj postenoj kaj pro la disdono de privilegioj kaj prebendoj ĉiam denove ekestis kvereloj, estis pluaj kontraktoj inter Margrafo Ernesto kaj Palatingrafo Volfgango Vilhelmo. Legebla en la cifereca eldono
- ↑ Nur en 1666 la Kontrakto de Kleve firmigis la definitivan heredodispartigon inter Brandenburgio kaj Palatinato-Neuburg, kiun la imperiestro ankaŭ ne agnoskis.