John Thomas Holmes
John Thomas Holmes | |
---|---|
Persona informo | |
John Thomas HOLMES (hoŭms) (ps. J. T. H.) (naskiĝis la 9-an de decembro 1868[1] en Morton) estis anglo kaj lankomercisto naskita en Morton, Yorkshire. Li estis unu el la pioniroj en Yorkshire, ĉefe en Bradford kaj Welwyn Garden City. [2] . Post la morto de Joseph Rhodes li fariĝis prezidanto de la Federacio de Yorkshire. Multjare sekretario kaj prezidanto grupa kaj federacia; vicprezidanto de BEA, ano de LKK por la Oxforda UK. Faris centojn da propagandaj prelegoj kaj gvidis multajn kursojn. Li estis organizanto de la Brita Kongreso de Esperanto okazinta en Harrogate en 1921. Unua alilandano parolinta Esperante per radio en Germanio. Li mortis en Torquay, kie ĝis sia morto li funkciis kiel Delegito de UEA.
Dum multaj jaroj li kontribuis artikolojn kaj lecionojn al la grava nordlanda ĵurnalo Yorkshire Observer.