Jonas Hofmann - naskiĝis la 14-an de julio1992(nun 1992-07-14) en Heidelberg (Hajdelbergo), do nun 32-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2020 li estis membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaroj 2009 ĝis 2014 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-18- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2022, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "18".