Juanjo Puigcorbé
Juanjo Puigcorbé | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1955 (69-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lola Marceli vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro politikisto filmaktoro verkisto scenaristo vd | ||||
Aktiva dum | 1977– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan José PUIGCORBÉ Benaiges (Barcelono, 22a de julio 1955), plej ofte konata kiel Juanjo Puigcorbé, estas hispana aktoro de teatro, kino kaj televido kiu provizore iĝis ankaŭ politikisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li iom studis Filozofion kaj Beletroj kaj Fizikajn Sciencojn en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, kion li lasis por studi Aktoradon en la Instituto de Teatro de Barcelono. Li eklaboris estante 17-jaraĝa kiel aktoro, scenaristo kaj reĝisoro de teatro, kaj finfine li kliniĝis al aktorado. Li formis parton de kelkaj trupoj de sendependa teatro, de la Saló Diana, de la Teatre Lliure, de la Trupo Adrià Gual, de la Trupo de Núria Espert, kaj de aliaj katalunaj teatrotrupoj. Li partoprenis en la inaŭguro de la Teatra Centro de Katalunio ĉe Peer Gynt de Henrik Ibsen. Li ricevis kelkajn premiojn de teatro, inter kiuj la Nacian Premion de Teatro de la Ĝeneralitato de Katalunio, en 1986.
Li reĝisoris kaj teatron kaj operon, kaj estis scenaristo de kino en la 1980-aj jaroj. Li same faris fekundan karieron en televido, elstare en historiaj serioj kiel Mariana Pineda, Goya kaj Miguel Servet, la sangre y la ceniza, aliaj komediaj kiel Villarriba y Villabajo, Un chupete para ella, aliaj trileraj kiel La huella del crimen kaj Pepe Carvalho, kaj aliaj teatraj kaj diverstemaj kiel Estudio 1, Un día volveré, Cuéntame cómo pasó kaj Amar en tiempos revueltos.
Kiel politikisto, el la 13a de junio 2015 estis skabeno de la municipo Barcelono por la partio Esquerra Republicana de Catalunya. El 24a de julio 2015 li estis nomumita deputito delegita por kulturo de la Provinca Deputitaro de Barcelono. En la 29a de junio 2018 pro malkonsento kun sektoroj de la partio, li forlasis ĝin, sed plue plenumis siajn postenojn en la municipo Barcelono kaj en la Deputitaro. Li ne partoprenis en la municipa balotado de 2019, kaj tiam abandonis ĉiujn siajn politikajn postenojn.
Aktorado
[redakti | redakti fonton]En teatro
[redakti | redakti fonton]- Peer Gynt, de Henrik Ibsen,
- Pel davant i pel darrera, de Michael Frayn,
- El príncipe de Homburgo, de Heinrich von Kleist,
- Hamlet, de William Shakespeare
- Lorenzaccio, de Alfred de Musset,
- Dalí, de Josep Maria Muñoz Pujol,
- Llamadas a medianoche, de Eric Bogosian,
- La alta Austria, de Franz Xaver Kroetz,
- La belle Hélène, de Jacques Offenbach,
- Las amistades peligrosas, de Christopher Hampton,
- Por un sí por un no,
- Frank V, de Friedrich Dürrenmatt.
En kino
[redakti | redakti fonton]- 1978 La orgía
- 1980 La quinta del porro
- 1981 Barcelona Sur
- 1981 La batalla del porro
- 1984 Últimas tardes con Teresa
- 1985 La vaquilla
- 1987 Barrios altos
- 1991 Cómo ser mujer y no morir en el intento
- 1991 ¿Lo sabe el ministro?
- 1992 La reina anónima
- 1992 Salsa rosa
- 1993 Mi hermano del alma
- 1993 Rosa rosae
- 1993 Todos los hombres sois iguales
- 1994 Justino, un asesino de la tercera edad
- 1996 El amor perjudica seriamente la salud
- 1996 El dedo en la llaga
- 1997 Airbag
- 1997 Al límite
- 1997 Corazón loco
- 1998 Novios
- 1998 La mirada del otro
- 2002 Amnesia
- 2002 Bala perdida
- 2003 Besos de gato
- 2003 Trileros
- 2004 Inconscientes
- 2008 Rivales
- 2008 La conjura de El Escorial
- 2010 El discípulo
- 2011 La chispa de la vida
- 2011 Ni pies ni cabeza
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juanjo Puigcorbé en la hispana Vikipedio.