Judit Meszléry
Aspekto
Judit Meszléry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1941 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1965) |
Familio | |
Edz(in)o | Balázs Horváth |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Judit Meszléry [meslEri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meszléry Judit estas hungara aktoro. Ŝia familia nomo malofte estis Meszléri, ŝia edzo estis Balázs Horváth.
Judit Meszléry [1] naskiĝis la 8-an de julio 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Judit Meszléry frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1965. Ŝia ĉefinstruisto estis András Békés. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Pécs) (1966-1968)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1968–1975, 1980-1984, 2003-)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1975–1977)
- Teatro Kisfaludy (1977–1980)
- Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (1984–1986)
- Teatro Szigligeti (Szolnok) (1986–1993)
- Nacia Teatro (Szeged) (?–2003).
Ŝi ricevis premiojn en 1988 kaj 2013. Dum la geedziĝo ŝi naskis 2 filinojn, ŝi vidviniĝis en 2006.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Hamleto - Ophelia (en teatro Petőfi)
- Rikardo la 3-a - vidvino de Henriko la 6-a (en teatro Szigligeti)
- Romeo kaj Julieta - vartistino Julieta (en Teatro Kisfaludy)
- La Gajaj Edzinoj de Vindsoro - S-ino Sürge (en teatro Petőfi)
- József Katona: Bánk bán Gertrudis (en teatro Szigligeti)
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Maŝa (en teatro de Miskolc)
- Molière: Tartufo - S-ino Pernelle (en teatro Szigligeti)
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Így jöttem (1964)
- Ők ketten (1977)
- Vakvilágban (1986)
- A csalás gyönyöre (1992)
- Sorstalanság (2005)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Rab Ráby (1964)
- Fazekak (1982)
- Állomás (2008)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- [2]
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2017-03-30 per la retarkivo Wayback Machine