Judit Rohonczy
Judit Rohonczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rohonczy Judit |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1929 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de marto 2001 (71-jaraĝa) en Bazelo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1949) |
Familio | |
Edz(in)o | Károly Melles |
Infano | Sunnyi Melles (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Judit Rohonczy [rohonci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rohonczy Judit estis hungara-svisa aktoro. Ŝiaj nomvariantoj estis Rohonczi, Rohonci, Judith Melles, Judith Rohonczy-Melles kaj Judith von Rohonczy. Ŝia patrino estis Ila Lóth, ŝia edzo estis Károly Melles, ŝia filino estis Sunnyi Melles.
Judit Rohonczy[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1929 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de marto 2001 en Bazelo (svislando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Judit Rohonczy akiris diplomon en Aktora Akademio en 1949. En la sekva jaro ŝi ricevis stipendion de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste ŝi ricevis membrecon. Ekde 1951 ŝi ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Tiutempe ŝi edziniĝis kaj naskis filinon. Kun la edzo triope ili disidis depost la Hungara revolucio de 1956 al Vieno, kie ŝi ricevis rolojn en du teatroj. En 1958 ŝia edzo ricevis gravan postenon en Luksemburgo, kien la familio sekvis lin. Tie ŝi naskis filinon. Iom poste la paro disiĝis, Rohonczy translokiĝis al Bazelo, kie ŝi havis teatran membrecon ĝis la emeritiĝo en 1993. Tamen ŝi havis rolojn en la teatra jaro 1995 en Munkeno kaj ŝi adiaŭis de la teatra vivo en 1998 en Bazelo.
Elektitaj teatraj roloj en Hungario
[redakti | redakti fonton]- Gergely Csiky: Buborékok — Gizella
- Carlo Goldoni: Mirandolina — Dejamira
- Imre Madách: La tragedio de l' homo — Hippia; Kéjhölgy
- Molière: L' Avarulo — Éliz
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo — Heléna
Elektitaj teatraj eksterlande
[redakti | redakti fonton]- Edward Albee: Az Amerikai Álom — Barkerné
- Jean Anouilh: A zenekar — Ilona
- Thomas Bernhard: A vadásztársaság — Anna
- Hermann Broch: Zerline, a szobalány története — Zerline
- Elias Canetti: A hiúság komédiája — Franzi Nada
- Anton Ĉeĥov:
- Ĉeriza ĝardeno — Sarlotta Ivanovna
- La mevo — Polina Andrejevna
- Onklo Vanja — Marina
- Heinrich von Kleist: Amphitryon — Charis
- Karl Kraus: Az emberiség végnapjai — pluraj roloj
- Jacques Offenbach: La Belle Hélène — Bacchis
- Arthur Schnitzler: Távoli vidék — Anna Meinhold-Aigner
- Frank Wedekind: Lulu — Geschwitz grófné
- Tennessee Williams: Tetovált rózsa — Assunta
- Carl Zuckmayer: Az ördög tábornoka — Olivia Geiß
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Déryné (1951)
- Semmelweis (1952)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Der Landvogt von Greifensee (1979)
- Trilogie 1848 – Der Galgensteiger (1979)