Saltu al enhavo

Judith Leyster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judith Leyster
Memportreto de Judith Leyster, 1630, National Gallery of Art
Memportreto de Judith Leyster, 1630, National Gallery of Art
Persona informo
Judith Leyster
Naskonomo Judith Jans Leyster
Naskiĝo julio 1609
en Haarlem
Morto 18-an de februaro 1660
en Heemstede
Nacieco nederlanda
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Judith Leyster
Familio
Edz(in)o Jan Miense Molenaer (en) Traduki (1636–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HarlemoAmsterdamoHeemstedeHarlemoAmsterdamo vd
Verkado
Verkoj The Jolly Toper ❦
Merry Trio ❦
The Proposition ❦
A Youth with a Jug ❦
A boy and a girl with a cat and an eel vd
Sukcesis kiel artpentristo
Reprezentaj verkoj ĝenroscenoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Judith Leyster (Haarlem, julio 1609 - Heemstede, 18-an de februaro 1660) estis nederlanda pentristino el la 17-a jarcento kiu antaŭ ĉio estis specialigita en ĝenroscenoj. Kiel unu el la maloftaj inaj pentristoj en Nederlando dum la Ora jarcento ŝi ankaŭ estis la sola membro de la pentristogildo en Haarlem.

Ŝi estis unu el la unuaj virinoj kiuj fariĝis "majstropentristo", kio rajtigis ŝin malfermi propran laborejon kaj akcepti lernantojn. Pro ŝia pentrotekniko ŝi verŝajne estis lernantino de Frans Hals kaj Frans de Grebber.

Profesiaj pentristinoj el Nederlando kiuj antaŭis ŝin, estis sendube Margaretha van Eyck (mortinta en 1426) kaj Ruth de Hooge (registrita kiel majstrino en la gildo kiu nomiĝis Sankta Luko).