Saltu al enhavo

Junina ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junina ralo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Lateralo Laterallus
Gray, 1855
Specio: Jamajka ralo (Laterallus jamaicensis)
Gmelin, 1789
Subspecio: Junina ralo (Laterallus jamaicensis tuerosi)
Jon Fjeldså, 1983
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Junina raloJunina lateralo (Laterallus tuerosiLaterallus jamaicensis tuerosi) estas specio aŭ subspecio de birdoj de la familio Raledoj. Ĝi estis foje konsiderata distinga subspecio de la Jamajka ralo (L. jamaicensis). Ĝi estas, kiel sugestas ties komuna nomo, endemia de marĉaj habitatoj ĉe la Lago Junino en okcident-centra Peruo. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.[1][2]

La taksonomio de la Junina ralo estas ankoraŭ disputata: ĝi estis dekomence priskribita kiel subspecio de la Jamajka ralo en 1983 kaj en postaj jaroj ĝi estis foje konsiderata ĉu subspecio de la Jamajka ralo ĉu propra specio. Ilia plumaro estas tre diferenca kompare kun aliaj subspecioj de la Jamajka ralo, sed ĝia voĉo estas tre simila al tiuj de la du aliaj sudamerikaj subspecioj (L. j. murivagans de marborda Peruo kaj L. j. salinasi de Ĉilio kaj Argentino), kvankam ĝi montras kelkajn diferencojn.[3][4] Tamen, iliaj voĉoj estas tre diferencaj disde la voĉoj de la nordamerikaj subspecioj. Dekomenca pruvaro sugestas ankaŭ, ke la Galapaga ralo, alia membro de tiu specikomplekso, havas voĉon kiu similas al tiu de la sudamerikaj specioj de Jamajka ralo.[3]

Krome la Junina ralo ests tre grave minacata, ĉefe pro habitatoperdo, kaj estas konsiderata endanĝerita fare de IUCN.[1][4] Kelkaj aliaj minacataj animaloj, kiel du birdoj, nome la Junina grebo (Podiceps taczanowskii) kaj la Junina Blankatufa grebo (Rollandia rolland), estas limigitaj al la sama lago.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2016). "Laterallus tuerosi". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22692358A93350323. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692358A93350323.en. Alirita la 11an de Novembro 2021.
  2. Mongabay: Animal photos of the day: the most elusive bird in the world?
  3. 3,0 3,1 Elevate Laterallus jamaicensis tuerosi to species status. South American Classification Committee (1a de Julio 2012). Alirita 11a de Novembro 2023 .
  4. 4,0 4,1 (2017) “Distribution and habitat description of Junín Rail Laterallus tuerosi, Andean Peru”, Bird Conservation International 27, p. 388–397. doi:10.1017/S0959270916000599. 
  5. (2019) “Long-term declines in waterbirds abundance at Lake Junín, Andean Peru”, Bird Conservation International 29, p. 83–99. doi:10.1017/S0959270918000230.