Károly Hajduk
Etoso
Károly Hajduk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1979 (45-jaraĝa) en Békéscsaba |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2004) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Károly Hajduk [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajduk Károly estas hungara aktoro.
Károly Hajduk [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1979 en Békéscsaba.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Hajduk frekventis gimnazion en Szentes, poste li estis sendiploma aktoro en Budapeŝto. Li akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004, poste li aliĝis al trupo de Teatro Katona József. Li ofte ricevis ĉefrolojn. Inter 2011 kaj 2014 li estis membro en malgranda teatro, poste en Gaja Teatro. Li ricevis premiojn ekde 2006.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto - titolrolo
- Somermeznokta sonĝo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Zoltán Egressy (verkisto): Portugál - Bece
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Kisváros (televizia serio, 1998)
- Lora (2006)
- Indián (2016)