Saltu al enhavo

Kaŝtankapa anurolimno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaŝtankapa anurolimno
Kaŝtankapa anurolimno (Rufirallus castaneiceps)
Kaŝtankapa anurolimno (Rufirallus castaneiceps)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Rufiralo Rufirallus
Sharpe, 1893
Specio: Kaŝtankapa rufiralo

K. anurolimno (Rufirallus castaneiceps)
Sclater kaj Salvin, 1869

Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kaŝtankapa anurolimnoKaŝtankapa rufiralo (Rufirallus castaneicepsAnurolimnas castaneiceps) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae. Ĝi troviĝas en norda Bolivio, nordokcidenta Brazilo, suda Kolombio, orienta Ekvadoro, kaj kun pli granda teritorio en Peruo.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La taksonomio de la Kaŝtankapa ralo estas ankoraŭ nedefinitiva. La Internacia Ornitologia Komitato (IOC) kaj la Handbook of the Birds of the World (HBW) de BirdLife International metas la Kaŝtankapan ralon en la genron Rufirallus kun la Verda rufiralo (R. viridis). La Sudamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society kaj la Klementa taksonomio metas ĝin en la genro Anurolimnas kun la Verda anurolimno kaj la Strieca anurolimno (A. fasciatus). La IOC metas tiun lastan specion en la genron Laterallus kaj HBW metas ĝin en la genron Porzana.[1][2][3][4]

Ĉiuokaze ĉiu taksonomia sistemo interkonsentas, ke la specio havas du subspeciojn, nome la nomiga R.(aŭ A.) c. castaneiceps kaj R.(aŭ A.) c. coccineipes.[1][2][4]

La kaŝtankapa ralo estas 19 ĝis 21,5 cm longa. Ino pezas 126 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. La bekoj de plenkreskuloj havas plejparte nigran makzelon kiu estas verdeta sub la nazotruoj kaj verdecan mandiblon kun nigra pinto. La antaŭkrono de la nomiga subspecio, flankoj de kapo kaj kolo, kaj brusto estas brilruĝecaj. Ilia gorĝo estas oranĝruĝeca aŭ hele sablokolora. Iliaj krono, dorso, pugo, flugilkovriloj, kaj ventro estas brunec-olivecaj. Iliaj kruroj kaj piedoj estas brunaj aŭ olivecaj. Nematuruloj estas pli senkoloraj; ili estas brunaj aŭ brunec-olivecaj kie la plenkreskulo estas ruĝeca kaj ilia gorĝo estas palgrizeca sablokolora. Subspecio R. c. coccineipes havas ruĝajn krurojn kaj piedojn sed tre similan plumaron al la nomiga. Kelkaj aŭtoroj deklaras ke ĝi havas pli verdajn (malpli brunajn) suprajn partojn kaj brunajn nuancojn en la ruĝecaj areoj, sed aliaj trovas neniun signifan diferencon inter la subspecioj.[5]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de kaŝtankapa ralo troviĝas el suda Kolombio suden tra orienta Ekvadoro ĝis norda Peruo. Ĝia suda limo en Peruo estas la maldekstra bordo de la rivero Napo kaj en Ekvadoro ĝi estas la sama aŭ eble iom preter ĝi. R. c. coccineipes estas trovebla de la rivero Napo (aŭ proksime) en Ekvadoro kaj Peruo suden en ekstreman nordokcidentan Bolivion. Aparta populacio troviĝas en la ŝtato Akreo de Brazilo.

La specio loĝas en malsekajn pejzaĝojn kun densa subarbaro kiel ekzemple sekundara arbaro, kie ĝi precipe preferas superkreskitajn agrikulturajn terpecojn en tropika ĉiamverda arbaro. Male al la plej multaj aliaj el ĝia familio, ĝi povas esti trovita for de akvo. En Kolombio ĝi estas trovita ĝis 1,500 m; en Ekvadoro ĝi plejparte vivas sub 700 m, sed povas esti trovita ankaŭ tiom alte kiel je 1000 m super marnivelo.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. 2,0 2,1 2,2 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  4. 4,0 4,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [3] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  5. 5,0 5,1 Schulenberg, T. S. kaj G. M. Kirwan (2020). Chestnut-headed Crake (Anurolimnas castaneiceps), versio 1.0. En Birds of the World (T. S. Schulenberg, Eldonisto). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.chhcra1.01 Alirita la 25an de Novembro, 2022