Saltu al enhavo

Kaŭaguĉi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaŭaguĉi
FlagoBlazono
kerna urbo de Japanio [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Saitamo

Koordinatoj35° 48′ N, 139° 43′ O (mapo)35.807583333333139.72413888889Koordinatoj: 35° 48′ N, 139° 43′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo61,95 km² (6 195 ha) [+]
Areo61,95 km² (6 195 ha) [+]
Loĝantaro593 900 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Kaŭaguĉi (Japanio)
Kaŭaguĉi (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kawaguchi, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kaŭaguĉi, (japane 川口市) estas metropolo, antaŭurbo de Tokio en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en Regiono Kanto, en Gubernio Saitamo.

Urbodomo de Kaŭaguĉi

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Kaŭaguĉi havis populacion de 607 373.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kaŭaguĉi situas sur ebenaĵo, rivero preterfluas. Saitamo troviĝas 13, Macudo 16, ĉefurbo Tokio 25, gubernia sidejo Ĉiba 43 kilometrojn aere laŭ [1].

Oficejo en Kaŭaguĉi

La areo ĉirkaŭ Kaŭaguĉi estis loĝita ekde la prahistorio. La loko iĝis poŝta laŭvoja stacio kun vigla komercado kaj loka industrio inter 1603–1867. Dum la industria periodo en la 20-a jarcento la urbo iĝis grava metalindustria areo. Kaŭaguĉi estis kreita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889 kaj ekhavis urborangon en 1933. Tiam en 1933 kaj en 1940 najbaraj komunumoj aliĝis al Kaŭaguĉi, kiu travivis multajn katastrofojn, inkluzive de inundo, tertremo kaj milito. La oftaj inundoj kaŭzis malsatkatastrofojn. La sismo en 1923 mortigis 99 homojn.

Strato en Kaŭaguĉi

En 2001 la urbego ricevis specialan statuson kun pliigita loka aŭtonomio.

Kaŭaguĉi komence havis agrikulturon, komercadon kaj lokan industrion. En la 20-a jarcento estis grava la metalindustrio, depost la 2-a mondmilito aperis ankaŭ la tekstilindustrio.

Universitato en Kaŭaguĉi

En Kaŭaguĉi universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Kaŭaguĉi situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1482 milimetrojn.

Kaŭaguĉi ligiĝas fervoje kaj aŭtovoje al la landa reto. Loke aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Bildoj pri Kaŭaguĉi
Kirko
Kirko
Templo
Botanika ĝardeno
Muzeo
Biblioteko
Hotelo
Stacidomo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans