Kalaŝa lingvo
Kalaŝa lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Chitrali | |
Parolantoj | 5 000 |
Skribo | Kalasha Roman orthography, Kalasha Urdu-based orthography |
Lingvistika klasifiko | |
Lingvo hindeŭropa
| |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kls |
SIL | kls |
Glottolog | kala1372 |
Angla nomo | Kalasha |
Franca nomo | kalasha |
La kalaŝa lingvo (endonimo kalashamon) estas lingvo kiu apartenas al la hindarja lingvara subgrupo de la darda lingvaro, parolata en la distrikto de Chitral en la provinco de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano, de ĉirkaŭ 5 000 personoj[1].
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]La kalasŝa lingvo estas parolata de la kalaŝoj, kiu havas la apartaĵon esti la lastaj politeistoj en tiu ĉi mondoparto. Islamanoj donis al ili la epiteton de kafir (malfidelulo, nekredanto). De tie la konfuzo fare de la lingvisto George Abraham Grierson, kiu origine klasifikis la kalaŝan inter la nuristana lingvaro (el la antikva nomo de Kafiristan kiun oni donis al tiu regiono), de Afganio. Post la laboro de Morgenstierne, kiu pruvis la proksimecon al la khovara lingvo (Khawar), la kalaŝa estis ĝuste klasifikita inter la darda lingvaro.
Tamen la daŭra konvertiĝo al Islamo endanĝerigas la lingvon ĉar la konvertitaj kalaŝoj forlasas sian lingvon favore al la khovara [2] .