Kaliště (distrikto Pelhřimov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kaliště |
Kaliště | |||
germane Kalischt | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Johano la Baptisto en Kaliště
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kaliště | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Vysočina | ||
Distrikto | Distrikto Pelhřimov | ||
Administra municipo | Humpolec | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Bohemio | ||
Montaro | Montetaro Křemešník | ||
Situo | Kaliště | ||
- alteco | 601 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 35′ 56″ N 15° 18′ 25″ O / 49.59889 °N, 15.30694 °O (mapo) | ||
Areo | 12,41 km² (1 241 ha) | ||
Loĝantaro | 381 (2024) | ||
Denseco | 30,7 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1318 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 393 01 ĝis 396 01 | ||
NUTS 3 | CZ063 | ||
NUTS 4 | CZ0633 | ||
NUTS 5 | CZ0633 548090 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 5 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kaliště (Pelhřimov District) | |||
Retpaĝo: www.obeckaliste.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Kaliště (germane Kalischt) estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas sep kilometrojn nordokcidente de Humpolec en la Bohemia-Moravia montetaro kaj apartenas al Distrikto Pelhřimov. Vivas ĉi tie 381 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Paseka, Dolní Město, Koberovice, Hojanovice, Horní Rápotice kaj Jiřice (distrikto Pelhřimov).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kaliště troviĝas ĉe la ligoŝoseo de Humpolec al Ledeč nad Sázavou sur altebeno ĉe la akvodislimo inter la riveroj Želivka kaj Sázava. Najbaraj komunumoj estas Horní Paseka kaj Rejčkov en la nordo, Staré Hutě kaj Proseč en la nordoriento, Horní Rápotice en la sudoriento, Háj kaj Holušice en la sudo, Lohenice kaj Koberovice en la sudokcidento, Bělice, Bučí kaj Hojanovice en la okcidento samkiel Podivice kaj Hory en la nordokcidento.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kaliště unuafoje estis dokumentita en 1318 en posedaĵregistro de la kapitulo Vyšehrad. Post detruado de Vyšehrad sekve de la husmovado en la jaro 1420, imperiestro Sigismondo fariĝis posedanto de la loko, kiu ĝin garantie donis en 1436 al Nikolao Trčka z Lípy. Kaliště fariĝis parto de la reglando Lipnice kaj iris en 1561 per vendado al la Regado de Světlá. En 1698 Johano Joaĥimo de Harrach akiris la lokon de Johano Bartolomeo de Vernier. Per tio Kaliště estis eligita el la regado de Světlá kaj formis propran bienan reglandon, en kiu Harrach konstruigis kastelon. En 1707 Johano Leopoldo Donato de Trautson kaj Falkenŝtejn aĉetis Kaliŝton kune kun Zahrádka kaj Horní Paseka kaj enigis la vilaĝojn en sian reglandon Dolní Kralovice. En 1787 oni tie instalis paroĥon kaj samjare ekfunkciis ankaŭ la unuklasa vilaĝa lernejo, kiu loĝis en propra domo apud la preĝejo. En 1880 la vinbrandfarejo sur la bieno, al kies antaŭaj posedantoj ankaŭ apartenis la avo de Gustav Mahler, Šimon Mahler, estis malfunkciigita kaj transkonstruita en alkoholbrulilo-farejon.
Dum la paso de la 18-a jarcento la kastelo estis rezidejo de la bienadministrado kaj pli kaj pli ruiniĝis, tiel ke en 1801 oni rezignis ĝin. Post forigo de la patrimoniaj regadoj Kalischt farigis en 1850 memstara komunumo kaj kune kun la apartenaj U Málků, Německo kaj Staré Hutě parto de la politika distrikto Humpolec. ekde tiu tempo la bienposedantoj plurvoje ŝanĝis, kaj en 1948 la posedaĵo de Kristýna Filípková, kiu akirintis la bienon en 1937, estis ŝtatigita.
En 1928 Kaliště estis aliformita kiel modelvilaĝo de la distrikto Humpolec kaj dum tio la tuta konstruaĵaro de la vilaĝoplaco malkonstruita kaj nove formita. En la 1930-aj jaroj la naskiĝdomo de Gustav Mahler, situanta ĉe la vilaĝorando, forbrulis. En 1957 okazis la fondado de terkultiva kooperativo, kiu dum la sekvaj jaroj malkonstruigis la malnovajn domojn de la bieno inkluzive la barokan kastelkapelon. En 1986 la lernejo malfunkciiĝis pro tro malgranda lernantonombro. En 1993 la kooperativo malfondiĝis.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 990 |
1880 | 979 |
1890 | 1 046 |
1900 | 1 040 |
1910 | 972 |
1921 | 906 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 815 |
1950 | 638 |
1961 | 615 |
1970 | 511 |
1980 | 417 |
1991 | 334 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 333 |
2014 | 350 |
2016 | 354 |
2017 | 352 |
2018 | 350 |
2019 | 346 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 353 |
2021 | 363 |
2022 | 358 |
2023 | 374 |
2024 | 381 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]Al la komunumo Kaliště apartenas la partoj Háj, Holušice (Holuschitz), Podivice (Podiewitz) kaj Staré Hutě (Althütten).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Johano la Baptisto ĉe la vilaĝoplaco
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Gustav Mahler, komponisto
|