Telč ekestis meze de la 14-a jarcento; la romanika turo de la Sankta Spirito pruvas, ke jam antaŭe tie estis setlejo.
La urbomuroj kaj la kirko de la Ĉieliro de Maria devenas el gotiko.
Ĝis 1945 Telč havis, same kiel najbara Jihlava, grandparte germanlingvan loĝantaron.
De jaro 1982 estas tie ĉi ĉiujara muzika festo "Ferioj en Telč" (Prázdniny v Telči). La festo estas unu el la plej malnovaj muzikaj festoj en Bohemio kaj okazas ĉiam je la ŝanĝo inter la monatoj julio kaj aŭgusto.