Preĝejo de sankta Johano Nepomuka (Žďár nad Sázavou)
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||||||||||
katolika pilgrimejo, kristana preĝejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo)49.5815.94194Koordinatoj: 49° 34′ 48″ N, 15° 56′ 31″ O (mapo) [+] | |||||||||||||||||||||||||
Akvokolektejo | 0,01 km² (1 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||
Areo | 0,01 km² (1 ha) [+] | |||||||||||||||||||||||||
![]() |
||||||||||||||||||||||||||
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka | ||||||||||||||||||||||||||
![]() |
||||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
La Pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka en Zelená Hora (ĉeĥlingve Poutní kostel sv. Jana Nepomuckého na Zelené Hoře) estas mondfama pilgrimloko en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en regiono Vysočina, surlime inter Bohemio kaj Moravio, proksime al urbo Žďár nad Sázavou. En 1994 envicigita al la listo de la Monda kulturheredaĵo de UNESKO.
La konstruo estis iniciatita de la abato de la cisterciana monaĥejo en Žďár nad Sázavou Václav Vejmluva. La preĝejo estis konstruita en 1719-1722 de genia italdevena ĉeĥa arkitekto Jan Blažej Santini-Aichel, kiu unike kombinis kaj en la konstruaĵo mem kaj en la ornamo gotikaj elementojn kun baroko de Borromini, kun implemento de kompleksa numera simbolismo, kiu ne havas analogion en tuta Eŭropo. La preĝejo estas konstruita en formo de kvinpinta stelo, havas kvin enirpordojn kaj kvin altarojn. Ĝi estas ĉirkaŭita per ampleksa ambito en formo de stelo kaj duetaĝaj tralumigitaj arkadoj.
La tuta publike alirebla areo konsistas el:
- Pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka
- Konventa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
- Muzeo pri piano
- Galerio Kinský
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retpaĝo Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Mondaj heredaĵoj de UNESKO
- 15° E
- 49° N
- Mondaj heredaĵoj en Ĉeĥio
- Žďár nad Sázavou
- Naciaj kulturaj memorindaĵoj en Regiono Vysočina
- Konstruaĵoj en distrikto Žďár nad Sázavou
- Preĝejoj sub patroneco de sankta Johano Nepomuka
- Romkatolikaj preĝejoj en Ĉeĥio
- Barokaj preĝejoj en Ĉeĥio
- Religiaj konstruaĵoj en Regiono Vysočina