Kalvinana preĝejo (Álmosd)
Kalvinana preĝejo de Álmosd | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Álmosd
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Álmosd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko (suba parto); turo (klasikismo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 36 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas Monumento historia (ankaŭ la defenda muro) en vilaĝo Álmosd (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble la katolika kirko estis konstruita en tiu loko en la 13-a jarcento. Depost 1552 defenda muro el brikoj estis konstruita ĉirkaŭ la kirko fare de István Dobó. La muro apartenis al la defenda linio de Várad. En nekonata jaro la kirko kalviniĝis. En 1751 oni konstruis lignan preĝejturon, sed li estis ŝanĝita al klasikisma ŝtonturo en 1824. Intertempe en 1805 kaj inter 1822-1824 trakonstruaj laboroj okazis. Inter 1872-1882 la interna parto estis trakonstruita konforma al la kalvinismo. En 1910 muzeologoj komencis esplori la preĝejon, sed pro la 1-a mondmilito tio ne estis finita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en la preĝeja korto ĉirkauita per muro. La turo estas kvadrata kaj plene reliefas en la fasado. Sub la kirko estas suba parto en la kela nivelo, sed la enirejo estas entombigita. Ankaŭ nun mankas la arkeologia esploro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare[rompita ligilo]