Álmosd
Álmosd [Almoŝd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Nyíradony. Álmos signifas dormema aŭ vidinte sonĝon, sed estas ankaŭ historia baptonomo kaj Álmos estis hungara tribestro.


Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 34 km²
- Loĝantaro: 1670
- Poŝtkodo: 4285
- Telefonprefikso: 52
Geografio
[redakti | redakti fonton]Álmosd situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉe la hungara-rumana landlimo sen limpasejo. Létavértes estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis pri la komunumo el 1261. En 1604 Stefano Bocskay kun la hajdukoj venkis armeon de aŭstra Basta. En la vilaĝo vivis Ferenc Kölcsey inter 1812-1815. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.
Apud la vilaĝo akvorezervujo (lago) troviĝas. Vidindaĵoj estas kalvinana preĝejo (Álmosd) kaj grekokatolika preĝejo kaj baroka pastrejo el la 18-a jarcento.
Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, biblioteko.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Álmosd naskiĝis:
- akvopilkisto István Barta (akvopilkisto)
- oficiro-inĝeniero Mihály Péchy (laŭ necerta informo).
- vicpalatino Imre Péchy