Mihály Péchy
Mihály Péchy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Péchy Mihály |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1754 en Álmosd |
Morto | 19-an de februaro 1819 (64-jaraĝa) en Fersig |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto militinĝeniero |
Mihály Péchy [mihAj pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Péchy Mihály estis hungara armea inĝeniero kaj oficiro, arkitekto.
Mihály Péchy [1] naskiĝis en 1755 en Álmosd ? (Hungara reĝlando), li mortis la 19-an de februaro 1819 en Fejérszék (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Fersig en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Péchy frekventis kolegion en Debrecen, poste li akiris diplomon en armea akademio de Vieno, sed li lernis ankaŭ en Akademio de Belartoj de Vieno. Post siaj studoj li estis armea inĝeniero-oficiro. En 1788 li batalis kontraŭ la turkoj kiel ĉefleŭtenanto. Li estis du jarojn militkaptito en Konstantinopolo. En 1809 li partoprenis en defendo de fortikaĵo de Győr kontraŭ la francoj. Kelkfoje li planadis ankaŭ civilajn konstruaĵojn. En 1815 li pensiuliĝis kiel kolonelo. Li neniam edziĝis.
Elektitaj arkitektaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kalvinana kirkego (Debrecen) (1805 – 1821)
- nova alo de kolegio en Debrecen (1804 – 1818)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- fakgimnazio en Debrecen portas la nomon Péchy Mihály