Kamboĝa Ruĝa Kruco
Aspekto
Kamboĝa Ruĝa Kruco | |
---|---|
កាកបាទក្រហមកម្ពុជា | |
Lando | Kamboĝo |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 18-a de februaro 1955 |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Pnompeno |
Interretejo | http://www.redcross.org.kh/ |
La Kamboĝa Ruĝa Kruco - kmere កាកបាទក្រហមកម្ពុជា, Kakkrobat Krahom - estas la plej larĝa societo de humanitara helpo en Kamboĝo, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Pnompeno, kaj kiel prezidanto ekde 1998 funkcias Bun Rany (ប៊ុន រ៉ានី), flegistino, humanitara laboristino kaj edzino de la ĉefministro Hun Sen.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (kmere, tre malmulte ankaŭ angle)