Norvega Ruĝa Kruco
Aspekto
Norvega Ruĝa Kruco | |
---|---|
Norges Røde Kors | |
Lando | Norvegio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | Frederik Stang |
Fondiĝo | 4-a de novembro 1865 |
prezidanto | Thor Inge Sveinsvoll |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Oslo |
Interretejo | https://rodekors.no |
La Norvega Ruĝa Kruco - norvege Norges Røde Kors - estas societo de humanitara helpo en Norvegio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Oslo, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Thor Inge Sveinsvoll.