Kapelo Margareta de Antioĥio (Somlóvásárhely)
Kapelo Margareta de Antioĥio | ||
---|---|---|
Kapelo Margareta de Antioĥio en Somló-monto
| ||
katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Somlóvásárhely | |
Geografia situo | 47° 8′ 30″ N, 17° 22′ 35″ O (mapo)47.14154036517117.376420863765Koordinatoj: 47° 8′ 30″ N, 17° 22′ 35″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Veszprém | |
diocezo | Veszprém (urbo) | |
dekanujo | Sümeg | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kapelo Margareta de Antioĥio estas romkatolika historia monumento en Hungario, sur suda deklivo de Somló-monto. Administre ĝi apartenas al vilaĝo Somlóvásárhely. Inter la 4 kapeloj situantaj sur la monto tiu ĉi estas la plej granda.
Historio
[redakti | redakti fonton]La gotika kapelo estis konstruita fare de abatinoj dum regado de Matiaso la 1-a (Hungario) (15-a jarcento). Dum la kontraŭturkaj bataloj la kapelo ruiniĝis, poste en 1727 ĝi estis rekonstruita laŭ baroko. En 1736 la kapelo jam estis signifa pilgrimloko.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur montodeklivo inter vitejoj en alteco 295 m laŭ la marnivelo. Malantaŭ la kapelo troviĝas kapeleto aŭ niĉo dediĉita al Johano Baptisto. En la kapela fasado meze la kvadrata turo grandparte reliefas. Ĉe piedo en mezo de la turo estas la sola enirejo. La navo estas tre simpla sen iu ajn ornamaĵoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2018-11-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
-
Kapeleto Johano Baptisto
-
La kapelo videblas supre maldekstre