Somlóvásárhely
Somlóvásárhely | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8481 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 010 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 7′ N, 17° 23′ O (mapo)47.12041944444417.375919444444Koordinatoj: 47° 7′ N, 17° 23′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,21 km² (2 321 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Somlóvásárhely [+] | |||
Somlóvásárhely [ŝomlOvAŝArhej], latine Mogentianae estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Devecser.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 23 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.1213/17.3758
- Loĝantaro: 1120
- Poŝtkodo: 8481
- Telefonprefikso: 88
Somlóvásárhely situas sub piedo de iama vulkano Somló, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Székesfehérvár-Szombathely. Ajka troviĝas 17, Sümeg 21, Pápa 29 km-ojn de ĝi.
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La romianoj havis tie vilaĝon Mogentianae, verŝajne ili estis vinkulturistoj. Stefano la 1-a fondis tie monaĥinejon en 996. La apude situanta setlejo nomiĝis Durnava. La komunumo en 1325 ricevis la rangon kampurbo kun jare po 4 tutlandaj bazaradoj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kulturdomo, kuracejo, poŝto, hotelo, restoracio, vindrinkejoj. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Granda Somló.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- paroĥa preĝejo de 1791
- ruinoj de fortikaĵo sur montopinto Somló 432 m-ojn alta
- elvidejo nomata Petőfi de 1938
- komence gotika Kapelo Margareta de Antioĥio (Somlóvásárhely), en la 18-a jarcento barokiĝis, krome estas 3 aliaj kapeloj
- protektata deklivo, kie maloftaj kreskaĵoj estas videblaj
Famulo
[redakti | redakti fonton]- tie naskiĝis kaj iom vivis ĉefministro József Antall.
Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Drávavásárhely | Hódmezővásárhely | Gyerővásárhely | Kézdivásárhely | Kisvásárhely |
Marosvásárhely | Somlóvásárhely | Torontálvásárhely | Vásárhely |