Karl Christian Müller
Karl Christian MÜLLER (pseŭdonimo Teut aŭ Teut Ansolt; naskiĝinta la 17-an de januaro 1900 en Saarlouis, mortinta la 10-an de januaro 1975 en Homburg) estis germana instruisto, lirikisto kaj verkisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de poŝtoficisto li frekventis ĝis 1918 en Saarbrücken la lernejon Reform-Realgymnasium. Ankoraŭ dum soldatado je Unua mondmilito li trejniĝis kiel radisendisto en Legnica ĉe Grenadirregimento Reĝo Vilhelmo la 1-a. Poste li studis (ĝis 1919) germanistikon, teologion, historion, filozofion kaj geografion ĉe la universitato de Tübingen aliĝante al la studenta korporacio Nicaria. En 1919 li mallonge apartenis al la libera korpuso Freiwilligen-Bataillon von Liebermann en Baltio; finfine li bakalaŭriĝis en 1924 post studentado en Tübingen, Munkeno, Bonn kaj Kolonjo. En 1924/25 li estis staĝisto instrua en St. Wendel kaj Saarbrücken. De 1925 ĝis 1962 laboris li kiel instruisto je diversaj lernejoj de Sarlando.
En 1930 fondis li la junularan ligon Trucht en Saarbrücken klopodonte ĝis 1934 la unuiĝon kun aliaj grupoj je Fuldabund, poste Deutsche Autonome Jungenschaft. En 1933 li fariĝis membro de NSDAP kaj de la porinstruista unio NS-Lehrerbund; krome eniris li Deutsche Front kies anoj batalis por la aliĝo de Sarlando al Germanujo. Malgraŭ komencaj problemoj kun naziaj aŭtoritatoj (pro daŭra ŝato de memstareco de Bündnische Jugend ene de ties totalisma edukado-plano), li paŝo post paŝo faris kompromisojn: ekz. en 1935 kiam li subestris por la regiono de Saarbrücken la filion de la Regna ligo de germanaj verkistoj (RDS). Dum la Dua mondmilito li estis inter 1942 kaj 1944 milita raportisto pri mararmeaĵoj apartenante al diversaj propagando-kompanioj. En 1944 la britoj arestis lin en Egipto; liberiĝo lia estis en la 1948-a jaro. Reveninte Sarlandon li komence ne rajtis instruisti pro vetoo de la tieaj francaj administrantoj. En la sovetie okupita zono de Germanujo estis malpermesata lia skrigaĵo Der Waffenstillstand (Truchtverlag, Leipzig 1933)[1]
La sekvajn jarojn li refondis dufoje la klubaron Trucht (1950 kaj 1962) kaj multe laboris por la sarlanda literatura vivo: de 1951 ĝis 1964 li eĉ estris la porverkistan unuiĝon Verband saarländischer Autoren. En 1965 fondis li la eldonejon Steinwald-Verlag en Saarbrücken gvidonte ĝin dum kvin jaroj. En 1967 kaj 1968 kreis li la cirklon Arthur-Friedrich-Binz-Kreis kaj inter 1970 kaj 1973 prezidantis li en la kulturrondo Saarländischer Kulturkreis. Postlasitaĵoj liaj troviĝas en la literaturarkivo Saar-Lor-Lux-Elsaß de la universitato de Sarlando.
Li estis kunedzina de 1935 kaj havis filinon.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Laŭ la germanisto kaj historiisto Torsten Mergen estis Müller pionira vojperanto de memkonfida kaj memstara sarlanda literaturo.[2] Jam dum la universitataj jaroj, Müller estis publikiginta poezi-antologion; sekvis ĝismorte 16 kromaj volumoj enhavantaj naturan kaj historian lirikaĵojn, sed ankaŭ novelojn, rakontojn kaj eseojn.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]En 1977 oni starigis ĉe Burgo Waldeck (Hunsrück) honorŝtonon por li en la honora arborar-sekcio Ehrenhain der deutschen Jugendbewegung.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Sie suchten eine Heimat. Hausen Verlagsgesellschaft, Saarlautern 1937
- Der Bibelschreiber. Junge Generation, Berlin 1943
- Wünschelrute. Minerva-Verlag, Saarbrücken 1954
- Schiff, das vorüberfährt: Englische Gedichte von Thomas Hardy bis Aldous Hŭley Minerva-Verlag, Saarbrücken 1956
- Witz und Aberwitz: Anekdoten und Exempel aus der Zeit von Karl dem Grossen bis zum Dreissigjährigen Krieg. Meister, Heidelberg 1963
- Blütenleiter. Meister, Heidelberg 1963
- Hügel auf katalaunischem Feld. Steinwald Verlag, 1965
- Die Sandrose-Gesänge. Voggenreiter Verlag, 1966
- Waldsteine. Südmarkverlag, Heidenheim/ Brenz, 1967
- Der Meerhornruf: Reigen. Südmark-Verlag Fritsch, Heidenheim (Brenz) 1974
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Torsten Mergen: "Erlebte und gedeutete Geschichte. Der Erste Weltkrieg im Werk von Karl Christian Müller." Ĉe: Internationales Alfred-Döblin-Kolloquium Saarbrücken 2009. Im Banne von Verdun. Literatur und Publizistik im deutschen Südwesten zum Ersten Weltkrieg von Alfred Döblin und seinen Zeitgenossen (=Jahrbuch für internationale Germanistik, A/101). Eldonis Ralf Georg Bogner. Peter Lang, Bern 2010 ISBN 978-3-0343-0341-5, p. 329–349
- Torsten Mergen: Ein Kampf für das Recht der Musen. Leben und Werk von Karl Christian Müller alias Teut Ansolt (1900–1975) (=Formen der Erinnerung, 50), Verlag V&R, Göttingen, 2012
- Reinhard Pohl: "Stefan George als Leitbild in Karl Christian Müllers Jungenbund ›Trucht‹ 1929–1934." Ĉe: Stefan George und die Jugendbewegung. Eldonis Wolfgang Braungart. Metzler, Stuttgart 2018, ISBN 978-3-476-04575-1, p. 185–194
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ indekso de fare de komunistoj malpermesitaj libroj
- ↑ Wulf Wein: "Manches kristallne Gedicht hat nie einer gehört", ĉe: Saarbrücker Zeitung, 5.1.2013, p. E8.