Saltu al enhavo

Karl Staudinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl STAUDINGER (naskiĝinta la 30-an de marto 1874 en Wies, mortinta la 29-an de novembro 1962 en Sonneberg) estis aŭstra kaj germana pentristo, grafikisto kaj artopedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue Staudinger trejniĝis kiel paperteknikisto kaj litografisto. En 1892 iris li Munkenon frekventonte la privatan pentradolernejon de Heinrich Knirr, kies lernantoj esti ankaŭ Paul Klee, Emil Orlik kaj Fabius von Gugel. Inter 1895 kaj 1904 studis Staudinger ĉe Franz von Stuck ĉe la munkena Akademio de vidaj artoj. En 1906 Staudinger estis, apud ekz. Lyonel Feininger, Karl Pommerhanz, Lothar Meggendorfer, artisto farante bildliteraturon por la germanlingva dimanĉa eldono de Chicago Tribune.[1]

Liajn agadojn ŝatis duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen) kiu nomumis lin en 1912 posteulo de Reinhard Möller por estri la Industrilernejon de Sonneberg. Ĝis la eksplodo de la Unua mondmilito instruadis Staudinger pentradon, desegnadon kaj anatomion. En 1918, post soldatado por Aŭstrio-Hungario, li revenis al Sonneberg gravante kiel modelfaranto por la arta-pedagogia ludildezajnado. Kiel fakprofesoro li apogis la reformmovadon Bund Entschiedener Schulreformer. Pro la Granda Depresio la ludila kaj ceramika industrio kolapsis kaj Staudinger finis laboradon en Sonneberg en la jaro 1929-a. Tiutempe li membris ĉe la porartistaj ligoj Reichsverband bildender Künstler Deutschlands, Deutscher Künstler-Verband „Die Juryfreien“ kaj Deutscher Werkbund.

Staudinger elmigris (ĝis 1933) al Kolombujo transprenonte la estradon de la artmetilernejo Escuela de Artes y Oficios je Cúcuta. Post reveno en 1933 li nomumiĝis profesoro kaj li re-transprenis la gvidadon de Industrilernejo. En la lerneja komplekso troviĝis ankaŭ la Germana muzeo pri ludiloj kiun Staudinger intertempe paralele gvidis. Sed en 1937, kontraŭ lia volo, la lernantoj devis cedi la tutan domon por muzea uzo, kvankam la ejo komence estis konstruita kiel lernejo. Pro diversaj seniluziiĝoj kaj kreskanta premo fare de NSDAP li rezignis pri la lerneja estrado en 1937 kaj iĝis liberprofesia ilustristo kaj artisto (ĝismorte). Sekvanto lia kiel lernejestro estis Otto Keil, kiu daŭrigis la altan nivelon de la instruigejo kaj ĉiam flegis kontaktojn kun Staudinger. Inter 1951 kaj 1960 la lernejo evoluis je faklernejo pri aplikataj artoj; ke tio eblis estis ankaŭ la merito de Staudinger. Disĉiploj liaj estis i.a. Werner Stötzer, Gerhard Rommel kaj Franz Kürschner.

Honore al li oni nomis en Sonneberg straton por li Karl-Staudinger-Straße.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Der deutsche Soldat mit Waffe und Werkzeug. (Militär-Bilderbuch) Verlag Attenkofer, Straubing 1910.
  • Kind und Spielzeug. (=Entschiedene Schulreform, 4) Verlag Ernst Oldenburg, Leipzig 1923.

Libraj ilustraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Karl May: Durchs wilde Kurdistan. Karl-May-Verlag, Radebeul 1930.
  • Emil Fischer: Peke-Wotaw. Ein deutscher Junge unter Indianern. Verlag Franckh, Stuttgart 1940.
  • Dr. Owlglass (eld.): Auf den Nachttisch zu legen. Eine kleine Bettpostille. Spemann Verlag, Stuttgart 1942.
  • Joachim Ringelnatz: Überall ist Wunderland. Verlag Greiner, Stuttgart 1944.
  • Alois Theodor Sonnleitner: Die Höhlenkinder. (Trilogie) Verlag Franckh, Stuttgart 1948.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Willy Oskar Dreßler (eld.): Dresslers Kunsthandbuch, nova eldono, volumo 2. Berlin 1930, p. 974-975
  • "Staudinger, Karl", ĉe: Detlef Lorenz: Reklamekunst um 1900. Künstlerlexikon für Sammelbilder. Berlin : Reimer, 2000, ISBN 3-496-01220-X, p. 178-179

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. komikso de Staudinger el Chicago Tribune, 1906