Saltu al enhavo

Reinhard Möller

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reinhard G. MÖLLER (naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1855 en Ruhla, mortinta la 23-an de julio 1912 en Sonneberg) estis germana skulptisto kaj artopedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de sepiolita pretigisto li trejniĝis inter 1869 kaj 1874 ĉe la skulptistoj Tobias Weiß kaj Georg Kugel je Ruhla. Poste Möller studis, inter 1874 kaj 1877, ĉe la arta altlernejo de Nurenbergo. Sekvis ĝis 1887 deĵorado kiel modelisto de bustoj en la porcelanfabriko Hertwig & Co. en Katzhütte, poste kiel estro de modelado en la porcelanmanufakturo A. W. F. Kister en Scheibe-Alsbach. Ĉi-tie li kreis imponajn artplastikojn. Inter liaj plej konataj ekzempleroj nombriĝis la figuroparo Ora ŝaffelo

Entreprenis li plurajn vojaĝojn pluklerigajn kaj ekspozicirilatajn: i.a. al Parizo (1878), tra Belgujo kaj Francujo (1884), Bohemujo (1889), al Vieno, Triesto, tra Supra Italujo kaj Svisujo (1891). Du fojojn estis li en Usono (1893 je Ĉikago, 1904 je Sankta Luiso). En 1900 vizitis li Antverpenon, Bruselon kaj Parizon. En la 1.7.1887 li nomumiĝis, por honori la ĝistiamajn atingojn, direktoro de Industria Lernejo de Sonneberg (el kio evoluis faklernejo pri aplikataj artoj kaj de 1901 li rajtis titoliĝi profesoro. Li instruadis modeladon kaj anatomion kaj ege meritis en la tutmonda konatigo de la ludila fabrikaro de Sonneberg.

Gajnis orajn medalojn liaj prezentotaĵoj por la internaciaj ekspozicioj je Parizo (1900), Sankta Luiso (1904) kaj Bruselo (1910). La duko de Saksio-Altenburg dekoraciis lin en 1894 per medalo pri elstaraj sukcesoj en artoj/sciencoj; en 1900 li teme similan meritkrucon ricevis de Reuß kaj la prusoj donis al li en 1904 la ordenon Roter Adlerorden (de kvara klaso). Lia sekvanto kiel estro de Industrieschule Sonneberg fariĝis Karl Staudinger.

Familiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Edzigis lin en 1877 Babette Pellot (kvar filoj: Max, Eduard, Fritz, Hans) kaj en 1893 Wilhelmine Frese (unu filo: Kurt).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Herrmann August Ludwig Degener: "Möller, Reinhard G." - ĉe: Wer ist's?, kvara eldono, Verlag Herrmann Degener, Berlin 1909, p. 941

Weblinks[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]