Saltu al enhavo

Karl Stieler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Stieler
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1842 (1842-12-15)
en Munkeno
Morto 12-an de aprilo 1885 (1885-04-12) (42-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germanabavara vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Joseph Karl Stieler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Josephine Stieler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Max Stieler (en) Traduki, Ottilie Malybrok-Stielerová (en) Traduki, Guido Stieler (en) Traduki kaj Eugen von Stieler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Seuffert (en) Traduki (1871–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Dora Stieler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dialekta verkisto
poeto-juristo
arkivisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl STIELER (naskiĝinta la 15-an de decembro 1842 en Munkeno, mortinta samloke la 12-an de aprilo 1885 samloke) estis germana verkisto kaj oficisto. Li takseblas reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la kortega pentristo Joseph Karl Stieler, li studis jursciencojn kaj eniris en 1870 la Bavaran Regnan Arkivon kiel oficisto. Krome li entreprenis vojaĝojn al Anglujo, Francujo, Svisujo, Belgujo, Italujo, Hungarujo kaj Norda Germanujo; pri ili li raportis ofte ĉe »Allgemeine Zeitung«.

Lia famo kiel verkisto baziĝas sur humuraj poeziaĵoj en suprabavara dialekto, pri kiuj ekzista pluraj kolektoj: »Bergbleameln« (Munkeno 1865), »Weil's mi freut!« (Stuttgart 1876), »Habt's a Schneid?!« (Stuttgart 1877), »Um Sunnawend« (Stuttgart 1878), »In der Sommerfrisch« (Stuttgart 1883) kaj »A Hochzeit in die Berg« (Stuttgart 1884) - ĉi du lastajn oni legas kun ilustraĵoj de Hugo Kauffmann. La kolekto »Gesammelte Gedichte in oberbayrischer Mundart« aperis je Stuttgart en 1907. Ĉiuj ĉi libroj, kiel ankaŭ la nedialektaj verkoj »Hochlandslieder« (Stuttgart 1879), »Neue Hochlandslieder« (Stuttgart 1881) kaj la kantolibro »Wanderzeit« (Stuttgart 1882) estis tre bonvenaj.

Krome Stieler helpis eldoni plurajn ilustritajn juvelaĵojn, ekz.: »Aus deutschen Bergen« (kun H. Schmid, Stuttgart 1871), »Weidmanns-Erinnerungen« (Munkeno 1874), »Italien« (kun E. Paulus kaj W. Kaden, Stuttgart 1875) kaj »Rheinfahrt« (kun H. Wachenhusen kaj Fr. W. Hackländer, Stuttgart 1877).

Postmorte aperis ankoraŭ: »Ein Winteridyll« (Stuttgart 1885); »Kulturbilder aŭs Bayern« (Stuttgart 1885); »Natur- und Lebensbilder aŭs den Alpen« (Stuttgart 1886); »Aus Fremde und Heimat« (buntaj eseoj, Stuttgart 1886); »Durch Krieg zum Frieden. Stimmungsbilder aŭs den Jahren 1870/71« (Stuttgart 1886).

Apud la lago Tegernsee oni starigis bronzan buston por li.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Stieler, Karl" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 19. Leipzig 1909, p. 30

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]