Saltu al enhavo

Karl Werder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl Friedrich WERDER (naskiĝinta la 13-an de decembro 1806 en Berlino, mortinta samloke la 3-an de aprilo 1893) estis germana filozofo kaj poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de silkfabrikanto li ĝuis edukadon en la lernejo Joachimsthalsches Gymnasium. Post enmatrikuliĝo en 1825 je la fakultato pri jursciencoj li ŝanĝis la interesojn je filozofio sub la influo de Hegelo. Post doktoriĝo en 1833 kaj habilitiĝo en 1834, li docentis ĉe la Berlina universitato kiel private kaj de 1838 kiel eksterorda profesoro. Li estis fanatikulo de la hegela filozofio kaj tiel la ĵurnalisto Karl Gutzkow pensis tiel: Selbst die schöne Literatur, die sich allerorten mit neuen Trieben zu regen angefangen hatte, knüpfte an Hegels Philosophie an. Karl Werder sang die Hegelschen Kategorien, übersetzt in die Sprache der Brahminen.[1]

Antaŭ imperiestro Vilhelmo la 1-a mem li faris prelegojn pri literaturo[2]; jam reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a estis ŝatinta lin. Kiam Karl Theodor von Küstner retiriĝis de la estrado de la Kortega Teatro en 1851 estis eĉ la ŝanco posteuli lin (kio ne realiĝis). Werder ankaŭ konsiladis la dukon pro la ekfloranta teatro je Meiningen.

Inter liaj amikoj nombriĝis: Boeckh kaj Alexander von Humboldt; la hegelanoj Gans, Heinrich Gustav Hotho, Moriz Carrière; la rusoj Nikolaj Stankeviĉ, Miĥail Bakunin, Ivan Turgenev[3]; la aktoroj Theodor Döring, Ludwig Devrient, Karl Seydelmann.

Verkiste kaj literaturhistoriiste[redakti | redakti fonton]

Werder faris prelegojn literaturhistoriajn; ili pri Hamlet (1875) kaj Macbeth estis publikigitaj. Sian dramon Columbus li verkis dum la tuta vivo. La unua parto ofte estis enscenigita. Kune kun la dua parto ĝi ĝuis novan interpreton en 1883 je Mannheim. Lia poeziaĵaro ne bonkvalitas; ŝajne la filozofo malhelpis stile furoron poetan. Liaj lirikaĵoj konatiĝis per la kolekto Musenalmanach (Berlin 1850). Inverse, Werder estis bonega recitanto.

Li estis entombigita sur la tombejo Garnisonsfriedhof apud sia amata kuzino Caroline von Fidler. Memortabulo estis muntita en la angula domo inter la stratoj Charlottenstraße kaj Französische Straße kie li loĝis ne tute 50 jarojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Platonis Parmenide. Disertacio, Berlin 1833
  • Logik: Als Commentar und Ergänzung zu Hegels Wissenschaft der Logik, Berlin 1841 (pure dialektike)
  • Der Fürst von Hochland. Roman aus der Gegenwart. Nürnberg und Leipzig 1872
  • Vorlesungen über Shakespeares Macbeth gehalten an der Universität zu Berlin. Hertz, Berlin 1885
  • Vorlesungen über Schillers Wallenstein. Berlin 1889
  • Vorlesungen über Lessings Nathan. Gehalten an der Universität zu Berlin (unue en la vintra semestro 1862, denove 1864 kaj ankoraŭ pli ofte). Fontane, Berlin 1892
  • Columbus. Tragedio, laŭ eldono de Otto Gildemeister, Fontane, Berlin 1893.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E. Loevinson: Cristoforo Colombo nella letteratura tedesca Roma 1893
  • F. Maŭthner: "Columbus auf dem Theater" - ĉe: Magazin für Litteratur nr. 61, p. 692-694

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Eĉ beletro kiu ĉie ajn ekfloris, referencis la hegelan filozofion. Karl Werder kantis la hegelajn kategoriojn tradukitajn en la lingvon de la bramanoj. - Karl Gutzkow: "Das Kastanienwäldchen in Berlin." - ĉe: Berliner Erinnerungen und Erlebnisse, Berlin 1960, p. 299
  2. Leo-BW.de
  3. Gerhard Ziegengeist: "Neue Zeugnisse über Turgenev und den russischen Kreis in Berlin (1838-1840)" - ĉe: Zeitschrift für Slawistik, 1/1987, p.385-401