Saltu al enhavo

Karolo la 2-a (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 2-a
Reĝo de Rumanio
Regado de la 8-a de junio 1930
ĝis la 6-a de septembro 1940
Antaŭulo Mikaelo la 1-a
Sekvanto Mikaelo la 1-a
Persona informo
Carol al II-lea
Naskonomo Carol al II-lea Rege al României
Naskiĝo 15-a de oktobro 1893
en Sinaia, Rumanio
Morto 4-a de aprilo 1953
en Estoril (Portugalio)
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Curtea de Argeș (2003–)
Monaĥejo de São Vicente de Fora (1953–2003) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Rumana Ortodoksa Eklezio vd
Motto Nihil sine Deo
Ŝtataneco Reĝlando Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio National Renaissance Front (en) Traduki
Party of the Nation (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Hohenzollern-Sigmaringen
Patro Ferdinando la 1-a
Patrino Maria de Rumanio
Gefratoj Elizabeto de Rumanio, Maria de Rumanio, reĝino de Jugoslavio, Nikolao de Rumanio, Princess Ileana of Romania (en) Traduki kaj Prince Mircea of Romania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Magda Lupescu (en) Traduki (1947–1953)
Heleno de Grekio kaj Danio (1921–1928)
Zizi Lambrino (en) Traduki (1918–1919) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Magda Lupescu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Carol Lambrino (en) Traduki
 ( Zizi Lambrino (en) Traduki)
Mikaelo la 1-a
 ( Heleno de Grekio kaj Danio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
Reĝo de Rumanio
Dum 1930-1940
Antaŭulo Mikaelo la 1-a
Sekvanto Mikaelo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo la 2-a de Rumanio, reĝo de Rumanio, princo de Hohenzollern-Sigmaringen, (naskita la 15-an de oktobro 1893 en Sinaia, mortinta la 4-an de aprilo 1953 en Portugalio) estis reĝo de Rumanio en la jaroj 1930 ĝis 1940.

Lia filo Mikaelo la 1-a estis ne nur lia posteulo, sed ankaŭ lia antaŭulo, ĉar en 1926 oni konsideris Karolon neinda je reĝeco, pro amaferoj kun nenobelaj virinoj. Tial la kvinjara Mikaelo en 1927 iĝis reĝo; Karolo iris al ekzilo en Parizo, kun sia amatino kaj tria edzino Magda Lupescu.

En 1930 Karolo promesis forlasi Lupescu; je la 6-a de junio li revenis en Rumanion kaj je la 8-a de junio iĝis reĝo.

Je la 10-a de februaro 1938 Karolo nuligis la registaron kaj transprenis la regadon kiel reĝa diktatoro, por malhelpi, ke anoj de la faŝisma legiana movado membriĝu en la registaro; la legiana movado atingis en la elektoj de 1937 pli ol 15 % de la voĉoj. La 7-an de marto 1939 ekdeĵoris nova registaro sub ĉefministro Armand Călinescu.

Kiam la Dua Viena Arbitracio de 1940 forprenis de Rumanio grandan parton de Transilvanio, la pozicio de Karolo tre malfortiĝis. Je la 4-a de septembro 1940 li nomumis Ion Antonescu ĉefministro kaj abdikis favore al sia filo Mikaelo.

Karolo mortis en 1953 en Estoril en Portugalio kaj estis entombigita en la preĝejo de sankta Engrácia, la nacia panteono, kvankam li ne estis portugalo. Nur en 2003 oni transportis lian korpon al la katedralo de Curtea de Argeș en Rumanio, kie estas la tomboj ne nur de lia patro Ferdinando, sed ankaŭ de lia burĝa edzino Maria Lupescu.