Saltu al enhavo

Maria de Rumanio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria de Rumanio
reĝedzino de Rumanio
Persona informo
Marie of Edinburgh
Naskiĝo 29-an de oktobro 1875 (1875-10-29)
en Eastwell Park
Morto 18-an de julio 1938 (1938-07-18) (62-jaraĝa)
en Peleș Castle
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Cirozo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de Curtea de Argeș Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Eklezio de AnglioRumana Ortodoksa EklezioBahaa Kredo vd
Lingvoj brita anglafrancarusagermanarumana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1927–)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927)
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Maria de Rumanio
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Britio • Saksio-Koburgo kaj Gotao • dinastio Hohenzollern-Sigmaringen • dinastio Hohenzollern-Sigmaringen (Rumanio) • Dinastio Windsor vd
Patro Alfred, duko de Saksio-Koburgo kaj Gotao Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Aleksandrovna, grandprincino de Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alfred, Hereditary Prince of Saxe-Coburg and Gotha (en) Traduki, Princess Beatrice of Saxe-Coburg and Gotha (en) Traduki, Princess Alexandra of Saxe-Coburg and Gotha (en) Traduki kaj Victoria Melita de Saksio-Koburgo kaj Gotao Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ferdinando la 1-a de Rumanio
Infanoj Karolo la 2-a de Rumanio, Elizabeto de Rumanio, Maria de Rumanio, reĝino de Jugoslavio, Nikolao de Rumanio, Princess Ileana of Romania (en) Traduki, Prince Mircea of Romania (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo taglibristo
flegisto
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Maria de Saksio-Koburgo kaj Gotao, reĝino de Rumanio

Maria Aleksandra Viktorino de Saksio-Koburgo kaj Gotao (naskiĝis la 29-an de oktobro 1875 en Eastwell Park, Kent, mortis la 18-an de julio 1938 en Sinaia) estis (pro edzineco) reĝino de Rumanio 1914 - 1927. Filino de la princo Alfredo de Saksio-Koburgo kaj Gotao, duko de Edinburgo kaj de Saksio-Koburgo kaj Gotao (dua filo de la reĝino Viktoria de Britio) kaj de la grandprincino Maria Aleksandrovna de Rusio, filino de la caro Aleksandro la 2-a de Rusio.

Princino tre bela, dum siaj infanaĝo kaj junaĝo loĝis en Anglio, Malto kaj Koburgo. Ŝia pensmaniero estis moderna, inteligenta kaj malferma. Ŝiaj kuraĝo kaj virtoj popularigis ŝin, kio igis ŝin granda simbolo por ŝia nova patrio, Rumanio.

La 10-an de januaro 1893, je sia 17-jariĝo, edziniĝis en la kastelo de Sigmaringen kun la princo heredanto de Rumanio, Ferdinando de Hohenzollern-Sigmaringen, estonta reĝo Ferdinando la 1-a de Rumanio kaj heredanto de sia onklo Karlo la 1-a de Rumanio, kun kiu ŝi naskis ses gefilojn:

  1. Karlo la 2-a de Rumanio (1893 - 1953).
  2. Elizabeto de Rumanio (1894 - 1956). Edziniĝis en 1921 kun Georgo la 2-a de Grekio.
  3. Maria de Rumanio, reĝino de Jugoslavio (1900 - 1961). Edziniĝis en 1922 kun Aleksandro la 1-a de Jugoslavio.
  4. Nikolao de Rumanio (1903 - 1979).
  5. Ileana de Rumanio (1909 - 1991). Arkidukino de Aŭstrio pro geedziĝo.
  6. Mircea de Rumanio (1913 -1916).
Maria de Rumanio

Reĝino en 1914 post la forpaso de la reĝo Karlo la 1-a de Rumanio, Maria estis monarkino tre populara inter siaj subuloj, apogis la Ententon dum la Unua mondmilito kaj verkis la libron Mia lando (1915-1919), kiu estas priskribo de Rumanio. Dum la milito aktivis helpante la vunditojn.

En 1922 estis kronita kune kun sia edzo dum solena ortodoksa ceremonio en la urbo Alba Iulia, post pliiĝo de la rumana teritorio (aneksado de Transilvanio kaj Besarabio). En 1927 vidviniĝis kaj ŝia nepo Mikaelo la 1-a de Rumanio surtroniĝis, ĉar lia patro, la princo Karlo, senrajtiĝis pro geedziĝo al pleba rumanino (Zizi Lambrino).

Venkinte Mikaelon, Karlo (nova reĝo Karlo la 2-a) persekutis sian patrinon, pro envio je ŝia populareco. La bonkora reĝino, malsana je kancero, ĉiam optimisma kaj religiema, forpasis en la aĝo de 63 jaroj en la kastelo de Peleș, Sinaia, tristigante siajn familion kaj popolon. Dum sia regado ŝi verkis interesajn "Memorojn" kaj laboris por la bonstato kaj progreso de Rumanio.

Religiemo

[redakti | redakti fonton]

Maria estas tre estimata de la bahaanoj, ĉar ŝi estis la unua reĝino kiu akceptis la bahaan kredon. Antaŭ sia regado ŝi estis anglikanino sed en Rumanio devis akcepti la kristan-ortodoksan kredon. Dum siaj lastaj jaroj ŝi renkontiĝis kun Martha Root, konata bahaanino pro siaj longaj vojaĝoj tra la mondo pro la Bahaa Kredo kaj ĝia disvastigo. La bahaanoj diras ke la reĝino Maria estis la unua monarko kiu deklaris sian kredon je Bahá'u'lláh.