Katalin Vidmár
Katalin Vidmár | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Katharina von Náday |
Naskiĝo | la 24-an de novembro 1851 en ![]() |
Morto | la 28-an de julio 1935 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-díszsor 43 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1872) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Ferenc Náday ![]() |
Infanoj | Ilona Náday, Béla Náday ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Katalin Vidmár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vidmár Katalin estis hungara operkantisto, (soprano). Ŝia edzo estis Ferenc Náday, ŝia nomo estis post la geedziĝo Nádayné Vidmár Katalin aŭ Náday Ferencné, ŝiaj familiaj nomvariantoj estis Widmár aŭ Widmar. Ŝia fratino estis Erzsébet Vidmár.
Katalin Vidmár [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1851 en Pest (urbo), ŝi mortis la 28-an de julio 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Katalin Vidmár aĝis 12, kiam ŝi kantadis sola en la loka preĝejo. Ŝi lernis operkantadon en la Teatra Akademio en sia naskiĝurbo ekde 1867. Ŝi ricevis membrecon kaj rolojn ekde 1872 de Nacia Teatro de Pest. Inter 1883 kaj 1888 ŝi kantadis en Vieno, poste plej ofte jam en Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi estis konata koncerta kantisto. En 1896 ŝi pensiuliĝis.
Ŝi edziniĝis en 1873, poste ŝi naskis 2 gefilojn (Ilona Náday kaj Béla Náday).
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen — titolrolo (la unua Carmen en Hungario)
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Gara Mária
- Giuseppe Verdi: Un balo in Maschera – Amália
- Richard Wagner:
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni – Zerlina
- Die Zauberflöte - Pamina
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Carl Maria von Weber:
- Der Freischütz - Anna
- Abu Hassan – Fatime
- Daniel-François-Esprit Auber: Le domino noir - Angela
- Ambroise Thomas: Mignon - titolrolo