Saltu al enhavo

Kavagoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavagoe
FlagoBlazono
kerna urbo de Japanio, urbego [+]

LandoJapanio
gubernioGubernio Saitamo

Koordinatoj35° 56′ N, 139° 29′ O (mapo)35.925138888889139.48577777778Koordinatoj: 35° 56′ N, 139° 29′ O (mapo) [+]
Akvokolektejo109,13 km² (10 913 ha) [+]
Areo109,13 km² (10 913 ha) [+]
Loĝantaro354 598 [+] (1-a de marto 2021)

HorzonoUTC+9

Kavagoe (Japanio)
Kavagoe (Japanio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Kawagoe, Saitama [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kavagoe, (japane 川越市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Saitamo. La urbego estas konata loke kiel "Malgranda Edo" post la malnova nomo por Tokio, pro siaj multaj historiaj konstruaĵoj.

Urbodomo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2021 Kavagoe havis populacion de 353 214, laŭ japana kvalifiko la urbo estas Kerna Urbo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kavagoe situas laŭ rivero sur la marborda ebenaĵo en averaĝa alteco de 19 m laŭ la marnivelo, sed ĝi la alteco varias inter 7-51 m. Jono (urbo) troviĝas 14, gubernia sidejo Saitamo 15, Kaŭaguĉi 24, ĉefurbo Tokio 34, Fukaja 37 kilometrojn aere laŭ [1].

Kastelo

Historio de Kavagoe estis konata ekde la mezepoko, tiam bataloj okazis tie, ja pluraj estroj strebis havi la potencon. Tiutempe la loka fortikaĵo havis gravan signifon. En la pli modernaj tempoj la komunumo prosperis kiel komerca kaj prama centro kaj estis moknomita la "kuirejo de Edo". Baldaŭ ĝi nelonge estis prefektuja sidejo (1871-1873). En 1889 ĝi estis kreita moderna municipo. Granda incendio okazis en 1893, sed poste ĝi rekonstruiĝis. Kavagoe kunfalis kun la najbara vilaĝo kaj estis levita al urbostatuso en 1922. La geografia amplekso grandiĝis denove pro aneksado de alia vilaĝo en 1939 kaj 1955. Intertempe dum la 2-a mondomilito nur negravaj damaĝoj okazis. En 2003 la urbego iĝis Kerna Urbo kun pliigita loka aŭtonomio.

Universitato en Kavagoe

Kavagoe estas eduka centro, kie 4 universitatoj kaj altlernejo funkcias.

Kavagoe havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn.

Kavagoe situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1448 milimetrojn, neniam neĝas.

Bildoj pri Kavagoe
Sonorilturo
Ponto
Arta Muzeo
Biblioteko
Banko
Stacidomo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans