Kentaur
Kentaur | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Erkel László |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1965 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1984–1988) Secondary School of Visual Arts (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Tibor Erkel ![]() |
Frat(in)o | András Erkel (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenografo pentristo kantisto muzikisto kostumdezajnisto grafikartisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.kentaur.hu/ |
Kentaur estas hungara pentristo, dekoraciisto, muzikisto. Lia origina nomo estis laŭ hungarlingve kutima nomordo Erkel László (komprenu: László Erkel). Lia patro estis Tibor Erkel, lia prapatro estis Ferenc Erkel.

László Erkel [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kentaur frekventis industriartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1988. Liaj plej gravaj instruistoj estis Pál Gerzson kaj Zoltán Tölg-Molnár. Dum la studentaj jaroj inter 1982 kaj 1988 li estis fondinta membro de ŝlagroorkestro, kie li estis kantisto kaj pianisto. Ekde fino de la 1980-aj jaroj liaj pentraĵoj aperas en ekspozicioj, ekde 1982 li kreis diversajn afiŝojn. Kiel plurmedia artisto, Kentaur interesis diversajn kampojn de arto de siaj fruaj aĝoj. Li havis stipendiojn en 1989 kaj 1993, en 1991 li studvojaĝis al Aachen. En 1990 li iĝis teatra dekoraciisto. En 2004 li fondis pli novan orkestron. Li ricevis plurajn premiojn inter 1991-2014. Li havis edzinon, kiu naskis trifoje.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1988, 1991,
- Arthalo Budapeŝto (1993)
- Zagrebo (1993)
- Varsovio (1996)
Elektitaj teatraj dekoraciaj laboroj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Schiller:
- Kabale und Liebe; Teatro Gárdonyi Géza, Eger, (1996)
- La Rabistoj, Budapeŝto, (1998)
- William Shakespeare:
- Makbeto; Gaja Teatro, Budapeŝto, (1995), Budapeŝto (2001)
- Kiel plaĉas al vi; Bratislavo, (1996)
- La venecia komercisto; Budapeŝto, (1998)
- La ventego; Gaja Teatro, (1999)
- Romeo kaj Julieta; Nacia Teatro (Szeged), (1999)
- Hamleto; Nitro
- Somermeznokta sonĝo, Szeged, (2001)
- pluraj operoj, operetoj, muzikaloj, baletoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo angle Arkivigite je 2018-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-26 per la retarkivo Wayback Machine