Kinga Saárossy
Kinga Saárossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Saárossy Kinga |
Naskiĝo | la 16-an de februaro 1954 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1972–1976) |
Familio | |
Edz(in)o | Balázs Blaskó |
Okupo | |
Okupo | aktoro loka politikisto |
Kinga Saárossy [ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Saárossy Kinga estas hungara aktoro, vicurbestro. Ŝia edzo estas Balázs Blaskó.
Kinga Saárossy [1] naskiĝis la 16-an de februaro 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kinga Saárossy frekventis gimnazion en Eger, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1976. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Petőfi (Veszprém). En la teatra jaro de 1985 ŝi apartenis al Teatro de Nyíregyháza, poste al Teatro de Kecskemét. Ekde 1988 ŝi estas membro de Teatro Gárdonyi Géza (1987–1989). Ŝi ricevis kelkajn premiojn en la 2010-aj jaroj, en 2010 ŝi ricevis la titolon "eterna mebro de Teatro Gárdonyi". Inter 2010–2014 ŝi estis vicurbestro de Eger. Ŝi naskis 2 gefilojn en la 1980-aj jaroj.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vartistino de Julieta (en Teatro Gárdonyi)
- Hamleto - Gertrud (en Teatro Gárdonyi)
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Olívia (en Teatro Gárdonyi)
- La komedio de eraroj - Luciana (en Teatro Petőfi)
- József Katona: Bánk Bán – Izidora (en Teatro Petőfi); Gertrudis (en Kecskemét)
- Gábor Presser: A padlás – Süni; Mamóka (en Teatro Gárdonyi)
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe – Lady Milford (en Teatro Gárdonyi)
- Mihály Eisemann - Károly Nóti: Hyppolit, la lakeo (teatra versio) - S-ino Schneider (en Teatro Gárdonyi)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Fantomo en Lubló (televizia versio)
- Mint oldott kéve (televizia serio, 1983)
- kelkaj dubladaj roloj en eksterlandaj filmoj [2]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]
- [4]