Knabo
Knabo estas virseksa infano.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La vorto devenas de la germana Knabe, ankaŭ iam Knabo. La germana Knappe komence havis la saman signifon, tamen evoluis poste al vorto indikanta nur nobelan junulon, kiu servis kavaliron.
Arto
[redakti | redakti fonton]En klasika (precipe greka) artaĵo, la ĉefimago de fizika beleco, eĉ por dioj estis tio de virseksa sportulo, ĉu knabo ĉu viro, ofte kouros, kutime senvesta. La Renaskiĝo sekvis la ekzemplon, same kiel en multaj aliaj aferoj.
Multaj mitologiaj knaboj aperas tra arthistorio, ekzemple Kupido, la ofte ruza filo de Venuso estas foje beba foje junula pafarkisto, kiu tiel suferigas amoriĝon al homoj; en kelkaj periodoj li eĉ multnombriĝis, tiel nomiĝante "putti".
Muziko
[redakti | redakti fonton]En muziko, knaboj, antaŭ ol la voĉoŝanĝiĝo estas sopranoj (specife knabsoprano) kaj popularas en ĥoro, malkiel plenkreskaj viroj (en ĥoro kutime tenoro kaj baso), ofte en lokoj kie virinvoĉoj estis taksite maltaŭgaj, kiel en preĝeja aŭ teatra muziko. Eĉ aperis praktikoj kirurgi kontraŭ la voĉoŝanĝon. Dum jarcentoj, kastritoj kiu havis plenkreskajn forton kaj sperton kun knabsoprana voĉregistron kiel kontratenoro ofte aperis en muzikteatraĵoj, ĉefe opero.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Amor Vincit Omnia (Amoro Ĉion Venkas). 1602–03: Caravaggio montras Eroson super aliaj homfaradoj: milito, muziko, scienco, regado.
-
The Bathers (La banantoj) fare de Henry Scott Tuke.
-
Kupido, fare de William-Adolphe Bouguereau, 1875
-
Sir Walter Raleigh kaj sia filo, 1602