Knjaĵevo (Tjumena provinco)
Etoso
Knjaĵevo (Княжево) | |
Княжёво | |
vilaĝo | |
vilaĝo | |
---|---|
Oficiala nomo: Княжево | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Tjumena distrikto |
kampara municipo | Bogandinska kampara municipo |
Ŝoseo | 71А-1701 |
Rivero | Karga |
Situo | Knjaĵevo |
- koordinatoj | 56° 52′ 50″ N 65° 44′ 47″ O / 56.88056 °N, 65.74639 °O (mapo) |
Loĝantaro | |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 625506 |
ОКТМО | 71644410106 |
OKATO | 71244810002 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Knjaĵevo (ruse Княжево) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), parto de Bogandinska kampara municipo (ruse Богандинское сельское поселение).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Knjaĵevo situas en la sud-okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, ĉe rivero Karga, proksimume 24 km for de la sud-orienta rando de Tjumeno, je supermara alteco 60 metroj. Ĝi situas ĉe okcidenta flanko de la Jalutorovska ŝoseo, apartigita de ĝi per arbaro kaj kvartaloj de vilaĝo Bogandinskij.
Historio[redakti | redakti fonton]
Komence de la 1860-aj jaroj en la vilaĝo funkciis muelejo kaj vitra fabriko. Loĝantoj okupiĝis pri agrokulturo, ĉasado, kolektado de gudro, kaj hakis arbojn por vendi brullignon al la vitra fabriko[1].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 60.