La Verbandsgemeinde Ramstein-Miesenbach (mallonge VG Ramstein-Miesenbach) estas komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urba komunumo Ramstein-Miesenbach, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia landoRejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germanePfalz respektive historie Kurpfalz), kaj situas proksime al la limo de Sarlando. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 17 539 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.