Saltu al enhavo

Konga lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
konga
Kikongo
Disvastiĝo de konga lingvo
Disvastiĝo de konga lingvo
makrolingvomoderna lingvonatura lingvo
Kongo-Yaka-Sira
Parolata en  Demokratia Respubliko Kongo
 Respubliko Kongo
 Angolo
Parolantoj 5 016 500
Denaskaj parolantoj 8 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantik-konga lingvaro
Benuekonga
Bantuida
Suda Bantuida
Bantua
Zono H
Kikongo (H. 10)
Konga
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa), Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), Angolo
Lingva statuso nacia lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 kg
  ISO 639-2 kon
  ISO 639-3 kon
  SIL KON
  Glottolog core1256
Angla nomo Kongo
Franca nomo kikongo
Vikipedio
vdr

La konga lingvo (en propra lingvo: kikongo) estas afrika lingvo aŭ grupo de parencaj lingvoj parolata en suda Kongo Brazavila, sud-okcidenta Kongo Kinŝasa kaj norda Angolo de 8 milionoj da parolantoj. Ĝi havas multajn nomojn en konga lingvo mem, kiel kikongo, kikongo ya leta, kileta, kituba kaj munukutuba. Ĝia ISO-kodo estas kg. Ekzistas Vikipedio en la konga lingvo.

Kristana preĝo en la konga lingvo

Variantoj

[redakti | redakti fonton]

La konga inkludas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn variantojn, ekzemple kilari, kindibu, kintandu, kisolongo, kisundi, kijombe kaj ĉivili. Iuj fakuloj klasifikas ilin kiel unu dialektan kontinuumon, dum aliaj (inter ili Heidi Goes) preferas klasifiki ilin en pluraj apartaj lingvoj.

Malsamecoj

[redakti | redakti fonton]

Unu malsameco inter kongaj variantoj estas la maniero formi diminutivajn substantivojn. Kelkaj uzas specialajn substantivo-klasajn prefiksojn, aliaj kunmetadon kun derivaĵoj de la pra-bantua *(j)ánà "infano", kaj aliaj duobligon. Due, la variantoj aplikas malsamajn sistemojn de morfofonologia vokalharmonio inter radikoj kaj sufiksoj.[1]

Origine la norma konga lingvo estis interkomuniklingvo de etnaj kongoj, kiuj parolas multajn parencajn sed ne interkompreneblajn lingvojn. Aliaj etnoj adoptis la kongan lingvon dum konstruado de fervojo de Matadi ĝis Kinŝaso (1890-1898) kaj de Pŭantenŭaro ĝis Brazavilo (1924-1934), ĉar tiaj grandaj verkoj bezonis pli da laboristoj ol la konga regiono povis doni. Do multe da nekongaj popoloj kunlaboris kun la kongoj, kaj ili uzis la kongan interkomuniklingvon por interkomunikado.

Al la kreo de la konga interlingvo ankaŭ kontribuis la koloniistoj. Al ili estis malfacile lerni la multajn parencajn lingvojn, tiel ili kreis novan lingvon el la kikonga, nomatan kikonga de la ŝtato.[2]

La konga lingvo havas oficialan statuson en Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa kaj Angolo, kie ĝi estas nacia lingvo. Sendependismaj fortoj en la angola eksklavo Kabindo proponas oficialigi norman kabindan varianton, la fiotan. Heidi Goes kontraŭe rekomendis normigi kvar apartajn lingvojn en Kabindo, el kiuj kelkaj etendiĝas trans ĝiajn landlimojn.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Goes, Heidi. 2023. "Histori-kompara aliro al la Kikongo Lingvo-Areto kun speciala fokuso sur Kabindo." En Striganova, Anna, k. al. (red.), Internacia Kongresa Universitato, 76-a sesio, 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, Italio, 29 de julio — 5 de aŭgusto 2023. Torino: Impeto. 20-33.
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 13: Lingvo kaj politika povo verkita de Zandandu Ntomono Zola.
  3. Goes, Heidi. 2023. "Histori-kompara aliro al la Kikongo Lingvo-Areto kun speciala fokuso sur Kabindo." En Striganova, Anna, k. al. (red.), Internacia Kongresa Universitato, 76-a sesio, 108-a Universala Kongreso de Esperanto, Torino, Italio, 29 de julio — 5 de aŭgusto 2023. Torino: Impeto. 20-33.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]