Konstruestro
La profesinomo konstruestro ne nur travivis historian ŝanĝon, sed ankaŭ ŝanĝiĝas per la konstrutaskoj kaj direktas historie de katedralkonstruestro trans kortegokonstruestro al konstruestro. La termino estas nuntempe uzata por estro de ekzistanta katedralkonstrua metiejo. Katedralkonstruestro do estras la konstruadon kaj riparadon de katedraloj kaj aliaj preĝejegoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Katedralkonstruestroj estis edukitaj metiistoj, ŝtontajlisto- kaj ŝtonskulptistomajstroj, kiuj estris en la epoko de gotiko katedralkonstruajn metiejojn. La mezepokaj katedralkonstruestroj origininta el la ŝtontajla metio kaj la konstrumetia tradicio nomiĝas en samtempaj fontoj magister operis. Fine de la gotika epoko la konstruo de katedraloj kaj per tio la nombro de la katedralkonstruaj metiejoj reduktiĝis. Grandaj konstrumetiejoj, ekzemple tiu de la katedralo de Strasburgo, pluekzistis ĝis en la 19-a jarcento.
Eminentaj konstruestroj
[redakti | redakti fonton]La konstruestroj ne nur estris kaj kontrolis la konstruadon, sed kvankam post profesia edukiĝo estante metiistoj (plejparte ŝtontajlistoj), en la mezepoko ili ankaŭ estis arĥitektoj. Pro la longaj konstrutempoj por katedraloj la konstruestroj je ĉiu konstruejo iom ofte viciĝis unu post la alia.
Famiĝis kelkaj gravaj konstruestroj kaj ŝtontajlistomajstroj de la gotika arĥitekturo:
- Vilhelmo de Sens, konstruestro proks. 1175 ĉe la katedralo de Canterbury kaj antaŭe ĉe la katedralo de Sens
- Konstruestro Pierre de Montreuil (proks. 1250) de la katedralo Dipatrino de Parizo
- Konstruestro Guerin de la katedralo Sankta Denizo (13-a jc.)
- Konstruestro Hugues Libergier (mortinta en 1263) de la abatopreĝejo Sankta Nikazo en Reims.
- Konstruestro Robert de Coucy (mortinta en 1311) de la abatopreĝejo Sankta Nikazo kaj de la katedralo en Reims.
- ĉe la katedralo de Kolonjo kiel katedralkonstruestroj aparte Majstro Gerardo (mortinta en 1271), Majstro Arnoldo (mortinta en 1301) , Johano de Kolonjo (1270–1331), Majstro Miĥaelo (mortinta post 1387), Majstro Andreas von Everdingen (mortinta antaŭ 1412), Nikolaus van Bueren (1380–1445), Konrad Kuene van der Hallen (1400/10–1469)
- Konstruestra familio Parler kun interalie Heinrich Parler la pli aĝa (1300/1310–1370), Michael Parler (proks. 1330–1390), Johann Parler la pli juna (proks. 1359–1405) kaj Johann Parler la pli aĝa kunlaboris ekzemple ĉe la katedraloj de Bazelo, Freiburg, Gmünd, Strasburgo kaj Ulm same kiel ĉe la katedralo Sankta Vito en Prago kaj ĉe la katedralo Sankta Barbara en Kutná Hora.
- ĉe la katedralo Sankta Stefano (Vieno) aparte Michael Knab (1340/50 ĝis post 1399), Wenzel Parler (antaŭ 1360–1404), Hans Puchsbaum (1390 ĝis post 1454), Anton Pilgram (1460–1515), Jörg Öchsl (proksimume 1500)
- Hinrich Brunsberg verkis antaŭ ĉio en Brandenburgio kaj Pomerio kaj estis grava konstruestro de la tiama malfrua brikgotiko proksimume 1400.
La majstroj ofte estis distingeblaj pro iliaj ŝtontajlistomarkoj, marko kutima en la mezepoko, kiun ili surmetis sur siajn verkojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- La romano The Pillars of the Earth de Ken Follett estas fikcia rakonto pri la konstruado de katedralo en la fikcia angla urbo Kingsbridge (reĝoponto), dum la Mezepoko.
- Anja Sibylle Dollinger: Baubetrieb und Bautechnik, Von der Romanik bis zum Historismus. hrsg. v. Berufsbildungswerk des Steinmetz- und Bildhauerhandwerks, Naturwerkstein und Umweltschutz in der Denkmalpflege. Ebner, Ulm 1997, ISBN 3-87188-143-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Konstruestroj Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Konstruestroj (kun vidbendoj) Arkivigite je 2008-10-25 per la retarkivo Wayback Machine