Saltu al enhavo

Robert de Coucy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert de Coucy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1249 (1249-11-30)
en Reims
Morto 1-an de januaro 1311 (1311-01-01) (61-jaraĝa)
en Reims
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Katedralo de Reims
vdr

Robert de Coucy (naskiĝinta la 13-a jarcento, mortinta la 12-an de novembro 1311, estis franca arĥitekto kaj konstruestro el Ĉampanjo. Lia ĉefverko estis la katedralo de Reims, kvankam la historiscienco de la 19-a jarcento nepreterinde reduktis lian gravan rolon.

Nekrologo de la abatejo Sankta Nikazo, hodiaŭ detruita, precizigas la daton de lia morto je la 12-a de novembro en la jaro 1311[1]. Lia tombŝtono lokas en tio, kio antaŭ la franca revolucio de 1789 estis la abatejo Sankta Denizo de Reims (nun la muzeo de vidartoj). Sur ĝi tekstas:

Cy gist Robert de Coucy, maistre de Nostre Dame et de Saint Nicaise[noto 1], qui trespassa lan 1311[1].
Ĉi tie ripozas Robert de Coucy, majstro de [la katedralo] la katedralo Nostre Dame kaj de [abatopreĝejo] Sankta Nikazo, kiu forpasis en la jaro 1311.

La katedralo de Reims

[redakti | redakti fonton]
Okcidenta fasado de la katedralo de Reims, kiun konstruis Robert de Coucy.

En 1263 li fariĝis posteulo de Hugues Libergier kiel konstruestro por la preĝejo Sankta Nikazo en Reims, kaj inter 1279 li konstruis la ĥorkapelojn kaj parton de la transversa domo. Post la detruo dum la revolucio de 1789 restis nur ilustraĵoj de la konstruaĵo komencita en 1229 kaj konsiderata kiel unu el la plej bonaj gotikaj preĝejo de tiu epoko en Francujo. Preskaŭ samtema kronikisto de la abatejo Sankta Nikazo diris, ke "Hugo Libergiers pronaon ecclesiæ perfecit. Robert de Coucy caput ecclesiæ constrŭit". ( Hugo Libergiers pretigis la antaŭhalon de la preĝejo, Robert de Coucy konstruis la preĝejan kapon) Post la morto de sia patro Robert de Coucy na kaŭ estis la konstruestro de la katedralo de Reims, kiu estis rekonstruata post brulruiniĝo en la jaro 1211. La novan katedralon oni ekkonstruis en 1211, kaj la ĥorejo, kiun konstruis Robert de Coucy la pli aĝa, estis preta en 1241. La katedralo baziĝis sur simpla plano de vasta ĥorejo, sen transversaj navoj kaj sufiĉe mallarĝa laŭlonga navo.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Temas pri la abatejo Sankta Nikazo, detruita fare de la revolucio kaj anstataŭata per samnoma preĝejo.
  1. 1,0 1,1 Élie Lambert, « Note sur l’église Saint-Denis de Reims », Comptes rendus des séances de l'Académie des Inscriptions et Belles-Lettres, vol. 104, no 1,‎ 1960, p. 279-283 (ISSN 0065-0536