„ Kiam la germanino Marie Hankel aperigis en 1911 dudek du poemetojn („Sableroj") verkitajn ekde 1906, Kabe heroldis, ke „ŝia reĝina morto ĝojigis sian popolon per siaj verkoj". Efektive la reĝino (de la Floraj Ludoj) estis la unua poetino en nia literaturo. Depost tiu aminda, romantika talento kaj tre modesta komenco estis nur notindaj dudekon da jaroj poste, kun nemultaj versaĵoj, la nomoj de la estonino Hilda Dresen, pro ŝiaj melankolie puraj versoj, kaj de Amalia Nunez Dubus, hispanino, rimarkinde verkinta el filozofia grundo, kaj nun — denove post iom pli ol dudek jaroj — surprize aperis sur nia verda firmamento stelo de unua grandeco.
„Se per milito, tertremo aŭ brulado nia tuta esperanta literaturo malaperus, ĝi baldaŭ ekaperus denove”, jam siatempe asertis la unua reĝino.
Nia literaturo ne malaperis sed du militoj danĝere atencis ĝian vivon, kio post la dua tamen ne malhelpis ĝian abundan refloradon — ironio de la sorto — en lando kies lingvo ambicias la internaciecon, kaj ke ĝi nun eĉ forkaperis al la nacia literaturo verkistinon de, laŭ W. Auld, „tre bonaj poemoj".
Marjorie Boulton efektive debutis en 1949 anglalingve, kiam ŝi kontaktis kun Esperanto, kaj en nuna verko, kies amplekso iomete konfuzas jam publikigas eĉ pli ol 190 poemojn, grandeparte valorajn kaj ĉiam atentindajn, faritajn en tri jaroj.
Estas la unua fojo, ke en Esperanto virino — „sekso: virino vira, ina viro, mi diru, eble, dama kavaliro", malgraŭ vireca impeto, tipe virinece senbridigas sian naturon kun forte koncentriga pasio, kaj aŭdace malkaŝeme nudigas sian koron. „Kontralte" ŝi elkantas ardan amon „tielnomite malfeliĉa"-n, ne por io abstrakta, por iu spirito, sed por „karnulo", metante la akcenton ĝuste sur la karnan plenumon ĉar „paroli pri la amo nur spirita terure riskas ŝajni hipokrita"...
Ŝia reĝino moŝto (de la Belarta Konkurso de UEA) ĝojigos sian popolon" aŭ eble... „fremdaj, skandalaj ŝajnas ŝiaj (miaj) revoj"...
Ja tio, kio de tiom da poetoj tiele estas direktata al la virino kutime nevolonte toleriĝas, kiam tiu ĉi ĝin same reciprokas. Tamen tiu neordinara kuraĝo konfesi publike meritas respekton kaj kompaton, kaj tia virina inspiro, ne laŭtradicie larmoglanda aŭ aminda ja, espereble vekos almenaŭ egan interesigon kiel ĝi surprizatake rekta, neniam kruda sed realisme drasta, naskis lirikon preskaŭ sensimbolan („senvesti min de amo kaj eduko por iĝi etulin' en urintuko"; „mia
fenditajoj kora -viando por la katoj, ĉu valora?") foje kun trafa bildo aü komparo („se kanto rajdas nun sur mia spiro"), sed foje ankaŭ risktuŝante
eŭfemisman emfazon („brulegantaj korkrateroj; flamaj torturdancoj en la vejnoj, pastrino en deliro rita” k.s.)
Absoluta ĝojo aŭ malĝojo mutigas.
Kiam poeto sin esprimas li distilis el la la realeco tion, kio fermentinta sur kora fundo, ricevis propran vivon. En kelkaj longaj versajoj la poetino restas, malgraŭ pasiaj krioj, la racie realista detalanto de riĉa gamo de kontraŭaj sed konverĝaj sentoj kaj deziroj, kiuj precipe ricevis propran vivon en kvietiĝinta korpejzaĝo per plimallongaj poemoj.
Siatempe Marie Hankel paroligis la rozujon, simbolon de l' amo: „Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian; mi pikos, mi vundon la manon la vian; pro arto mi miajn floretojn defendos, pro amo mi miajn pikilojn forsendos." Marjorie Bouiton, reprenante la ripozon el la konsekvenco mem de sia spita ago (Mistero de Amo) „Sed nun mi konas la ripozon. Per tiu sama sanginundo. Rigardu! Per la ruĝa vundo. Mi nun posedas mian rozon.”
Elrevige post suferoj ŝi-„almenaŭ (mi) en disŝirita kor' ankoraŭ (mian) propran memon savis”, kaj metas malvarman fingron sur la vundon de la homa soleco, la fokuso de l'moderna literaturo („Alieco", „Soleco", „Spegulimago"). Sed la plibona ebleco de l'homa ekzistado ŝin forturnigas de narcisismo kaj vana plorado („Kuraĝajn stelojn povas mi adori... ĉar mi nenian aŭdis stelojn plori"; „Mi volis esti saĝa kaj racia, digna, kuraĝa, ne ploraĉ bleka") kaj la dignan taskon, kvazaŭ patrinecan surogaton, ŝi trovis al la edukado de junulinoj, taskon
gravan sed nostalgian pro la ĉiama rekomenco...
En „Trista Tenereco" ŝi kun rimarkinda facileco priskribas en 28 sonetoj, dediĉitaj al ŝiaj studentinoj (kiuj prefere ankoraŭ ne legu iujn poemojn!) siajn komprenemajn rilatojn kun ili; lertfluaj sonetoj en kiuj la natura esprimmaniero tamen ne malofte impresas sufiĉe proza: „La disciplino estas formulo kiu pretendas ke, dum intelekta epoko de la vivo, plenperfekta morale estas ĉiu studentino".
Cetere kurioza trajto de la aŭtorino estas tio, kion ni nomu ŝia lektorina rezona intelekto, sin manifestanta meze de plej korŝiraj sentesprimoj per subita meminterrompa demando kaj subra konjunkcio.
...Kaj krii nur en mio hor' magia,
Ho kara, kara! Via, via, via!
Ĉu mi dezirus? Nu, malkaŝe, jes.
Sed, pro honoro, mankas la permes'.
...Ĉu mi dezirus tion? Jes, kaj tre.
Ĉu estas eble? Plejprobable, ne.
Sed verdire kia distanco jam depost la periodo, en kiuj raciaj profesoroj unuafoje propramire versludis! Marjorie Boulton, kiu riĉas je vera sentimento, estas esenca poeto en sia duobla apero: "mi estas ebenaĵo kaj vulkano". Vulkana, la memsufiĉe grava sed iom monotone flua lafo de ŝiaj „erupcioj" laŭnature solidiĝas. En la ebenaĵo kontraŭe plireliefigas „la formo” en perletoj de naturobservo kaj meditemo.
La verdaj folioj
Iĝas brunaj.
Miaj brunaj haroj
Iĝas aŭtunaj
Per grizaj strioj.
Ho jaroj!
aŭ ridetas humoro speciala, ĉar „Doktoro Lapenna, kvazaŭ goril' freneza gestas", aŭ sprita, ĉar ŝia eldonisto (kun varma loko en la koro por la poetoj) „jen ora birdo — kanario... kantas en Akademio".
Malgraŭ por poeto stranga konfeso — ankoraŭ ne ĝisfunde estri la lingvan instrumenton, stranga kiel sunkulpigo, ke ŝi tial ne emis krei...novajn vortojn, la aŭtorino en nia literaturo unuaĵete lasis la kutiman „promeson" malproksime post si per diversaj admirindaj poemoj el profunda animo, lertmetiaj kun ofte postvibra finverso. „Amaraj Sonetoj", „Nenaskotaj Infanoj" kaj pluraj aliaj, eĉ ŝia unua
„Marborda Stono" estas plenumiĝoj kiuj antaŭvidigas prosperan pluan evoluon en harmonia ekvilibro inter sentoj kaj spirito, koro kaj pensoj, ĝis ankoraŭ pligranda verstensio, en la penetra eksterigo de la virina psiĥo, per eble ankoraŭ pli kerneca kaj konciza esprimvarieco. Ke la inde eldonita poemaro, uniktona en nia lingvo, estu la posedaĵo de ĉiu spiritmatura poeziĝuant(in)o, estas nia sincera deziro. ” |