Kontraposto
-
kurba figuro S
-
Kritiosulo. ĉ. 480 a.K., estis la unua statuo konata kiu uzas contrapposto.
-
kurba figuro X (kontraposto)
Contrapposto estas itallingva termino, esperantigebla kiel kontraposto, kiu signifas kontraŭpozon. Ĝi estas uzata en vidaj artojpor priskribi homan figuron starantan havante plej el sia pezo sur unu piedo tiele ke ties ŝultroj kaj brakoj turniĝas laŭ akso el koksoj kaj kruroj. Tio havigas al la figuro pli dinamisman, aŭ alternative trankvilan aspekton. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por referenci multoblajn figurojn kiuj estas en kontraŭpozo (aŭ mala pozo) unu rilate al alia. Ĝi povas krome aludi al la streĉiĝo kiam figuro ŝanĝas la ozicion el ripozo sur unu kruro al piedirado aŭ al kurado sur ĝi. La kruro kiu eltenas la pezon de la korpo estas konata kiel engaĝita kruro, dum la nefunkcianta kruro estas konata kiel libera kruro.[1] Contrapposto estas malpli emfaza ol la pli kurba figuro S.
Referencoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Referencoj
- Fontoj
- Andrew Stewart, One Hundred Greek Sculptors: Their Careers and Extant Works Polykleitos of Argos, 16.72
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Polykleitos, The J. Paul Getty Museum Arkivigite je 2005-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Polyclitus, 1911 Encyclopædia Britannica.
- ↑ Janson, H.W. (1995) History of Art. 5a eld. Reviziita kaj etendita de Anthony F. Janson. London: Thames & Hudson, p. 139. ISBN 0500237018