Konvertoro (apartigilo)
Aspekto
La termino konvertoro originas de la latina convertere, kiu signifas konverti, kaj estas uzata laŭ malsamaj kuntekstoj.
- Konvertoro de torda momanto en mekaniko permesas ŝanĝi la transigon de momanto de forto inverse proporcia al la angula rapido
- Analog-cifereca konvertoro estas integra cirkvito, kiu adaptas la formon de elektronikaj signaloj por signal-prilaborado
- Konvertoro en siderurgio estas forno por transformi gison en ŝtalon, e.g. konvertoro de Bessemer (elirado de karbono per oksigeno)
- Konvertoro, en elektrotekniko, estas aparato, kiu konvertas kurenton en alispecan kurenton, aŭ kiu konvertas unu formon de energio al alia (elektra maŝino kaj elektra generatoro estas energikonvertoroj)
- Nuklea konvertoro estas reaktoro, kiu produktas energion per atomoj de potenciala atombrulaĵo, kiuj estas transformataj per sorbo de neŭtronoj en disspliteblajn atomojn.