Kornél Neuschloss
Kornél Neuschloss | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Neuschloss Sámuel Kornél |
Naskiĝo | la 17-an de junio 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 26-an de marto 1935 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arthistoriisto |
Kornél Neuschloss [neŭŝlos], laŭ hungarlingve kutima nomordo Neuschloss Kornél aŭ Neuschloss-Knüsli Kornél estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, framasono [1]. Lia naskiĝnomo estis Neuschloss Sámuel Kornél.
Kornél Neuschloss[1] naskiĝis la 17-an de junio 1864 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 26-an de marto 1935 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kornél Neuschloss devenis el juda familio. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko. Resume li pasis 7 jarojn inkluzive la studjarojn en Svislando, Italio kaj Francio. En la lasta lando li laboris en arkitektura ateliero de en:Émile Boeswillwald. Li edziĝis al kalvinana fraŭlino en Glaruso (komunumo) en 1895, tial li hejmenveninta li aliĝis ankaŭ al hungaraj kalvinanaj rondoj, eĉ li estis presbitero. Li doktoriĝis el arthistorio en Reĝa Universitato de Budapeŝto, lia ĉefinstruisto estis Gyula Pasteiner. Inter 1893 kaj 1897 li laboris en arkitektura oficejo de Pest-Pilis-Solt-Kiskun, poste li malfermis propran firmaon. Li batalis dum la 1-a mondmilito, en 1916 li aliĝis al la framasonoj. Ekde 1921 li instruis en militakademio. En 1924 li fondis komunan firmaon kun Lajos Gyenes.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- sidejo (nun oficejo) en Budapeŝto
- loĝkolonio de poŝtistoj en Budapeŝto
- konstruaĵoj en la a Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto)
- konstruaĵo por la ĉefurba gasa servo
- meteologia instituto en Budapeŝto (1910)
- malnova urbodomo (nun muziklernejo) Soroksár (1899)
- vilao en Budapeŝto (1928)
-
Domo de elefantoj en la bestoĝardeno
-
Enirejo de la elefantodomo
-
Konstruaĵo por la ĉefurba gasa servo
-
Meteologia instituto en Budapeŝto
-
Iama urbodomo de Soroksár
-
Vilao en Budapeŝto
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- postmorte fondita bronzmedalo Neuschloss-Knüssl-Kornél
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- [2]
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majuskloj N, NY, poste serĉu la nomon)