Krato el Ateno
Aspekto
Κράτης ὁ Ἀθηναῖος (300 a. K. - 266 a. K.) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Bildo de Krato el Ateno, greka filozofo.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 300 a. K. en "Tria (Atiko)", Ateno, Grekio | ||||
Morto | 266 a. K. en Ateno, Grekio | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Ateno ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Krato el Ateno estis greka filozofo, filo de Antigeneso, "eromeno"[1] kaj protektito de Polemono kaj lia posteulo kiel direktoro de la Platona Akademio, en 269 a. K. Krato estis majstro de Arkesilao, unu el la posteuloj de Pirono, fondinto de la skeptikismo en la greka filozofio. La amikeco inter Krato kaj Polemono estis intensa kaj ofte menciita en la klasikaj tempoj. Laŭ raporto de Diogeno Laertio, la poeto Antagoraso verkis epigramon kie anekdoto estis rakontita kie du amikoj estis kunaj enterigitaj en tombo. Kiel mesaĝisto de Ateno, Krato persvadis Demetrion Poliorketon rezigni la sieĝon kiun li trudis al Ateno en 287 a. K.

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En antikva Grekio, eromeno estis la pli juna kaj pasiva (aŭ "akceptema") partnero en vira samseksema rilato.