Saltu al enhavo

Kristof Wilke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristof Wilke
remisto
remado
Nomo Kristof Wilke
Naskiĝo la 17-an de aprilo 1985 en Radolfzell,  Germanio
Medaloj
Oro Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj de 2006 duopo sen stiristo
Oro Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj de 2007 kvaropo sen stiristo
Arĝento Eŭropa Ĉampionado de 2007 kvaropo sen stiristo
Oro Monda Ĉampionado de 2009 okopo
Oro Eŭropa Ĉampionado de 2010 okopo
Oro Monda Ĉampionado de 2010 okopo
Oro Monda Ĉampionado de 2011 okopo
Oro Olimpiko 2012(Londono) okopo
Arĝento Monda Ĉampionado de 2013 okopo
vdr

Kristof Wilke [VILke] (naskiĝis la  17-an de aprilo 1985 (nun 1985-04-17) en Radolfzell, do nun 39-jara) estas eksa germana remisto.

Li komencis sian remistan karieron sur la Bodenlago. Ekde la jaro 2001 li konkursas por la rema klubo Undine Radolfzell, gvide de la trejnisto Christian Viedt. En la klaso de sub-23-jaruloj li dufoje iĝis monda ĉampiono. En la Somera Olimpiko 2008 de Pekino li konkuris en la vira okopa remboato. Sekvajare en la nacia okopa remboato li gajnis oran medalon de la Monda Ĉampionado. La 1-an de aŭgusto 2012 li kiel membro de la germana okopa remboato en la Somera Olimpiko 2012 gajnis la oran medalon, antaŭ la boatoj de Kanado kaj Britio. En la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2012 li estis flagportanto de la germana olimpika teamo. En 2015 li finis sian internacian karieron, ĉar li nur povis trejniĝi malofte pro traŭmatoj.

Kristof Wilke studis sporton kaj biologion en la Ruhr-Universitato en Bochum. Nun li laboras ĉe la Gimnazio Max-Planck en Dortmundo kiel instruisto.

Internaciaj sukcesoj

[redakti | redakti fonton]
  • 2006: 1-a pozicio Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj en duopa remboato sen stiristo
  • 2007: 1-a pozicio Monda Ĉampionado de sub-23-jaruloj en kvaropa remboato sen stiristo
  • 2007: 2-a pozicio Eŭropa Ĉampionado en kvaropa remboato sen stiristo
  • 2008: 8-a pozicio Somera Olimpiko 2008 en okopa remboato
  • 2009: 1-a pozicio Monda Ĉampionado en okopa remboato
  • 2010: 1-a pozicio Eŭropa Ĉampionado en okopa remboato
  • 2010: 1-a pozicio Monda Ĉampionado en okopa remboato
  • 2011: 1-a pozicio Monda Ĉampionado en okopa remboato
  • 2012: ora medalo en la Somera Olimpiko 2012 en okopa remboato
  • 2013: 1-a pozicio Eŭropa Ĉampionado en okopa remboato
  • 2013: 2-a pozicio Monda Ĉampionado en okopa remboato
  • 2014: 5-a pozicio Eŭropa Ĉampionado en kvaropa remboato sen stiristo
  • 2014: 8-a pozicio Monda Ĉampionado en kvaropa remboato sen stiristo
  • 2015: 12-a pozicio Eŭropa Ĉampionado en duopa remboato sen stiristo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]