Saltu al enhavo

Kritio

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kritias)
Κριτίας ὁ Ἀθηναῖος
(460 a. K. - 403 a. K.)
"Kritio, unu el la tridek tiranoj, ordonas la ekzekutadon de Terameno."
"Kritio, unu el la tridek tiranoj, ordonas la ekzekutadon de Terameno."
Antaŭulo Timeo vd
Sekvanto Hermocrates vd
Persona informo
Naskiĝo 460 a. K.
en Ateno, Grekio
Morto 403 a. K.
en Pireo, Grekio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kritio (Tirano) estis greka poeto, retorikisto, historiisto, filozofo, politikestro kaj unu el la grekaj Tridek Tiranoj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

"Se vi disciplinas vin por igi vian menson memsufiĉa, vi estos malplej vundebla el ekstere," diris Kritio, atena aristokrato kiu estis asociita kun la grandaj pensuloj, Sokrato kaj Platono. La paroloj de Kritio estas paradokso al lia personeco: Li estis inter la fifamaj por-spartanaj despotoj; la Tridek Tiranoj kiuj regis Atenon post kiam la respubliko-ŝtato perdis la longedaŭran Peloponezan Militon. Kritio respondecis pri startado de terura regado kontraŭ naivaj atenanoj kaj amasigado de riĉaĵo uzante malhonestajn metodojn. Li ankaŭ respondecis parte pri la ekzekuto de Sokrato.

Malgraŭ lia kvazaŭa renomeco, Kritio estis aklamita por kelkaj el siaj psikologiaj teorioj, kiuj restas diskutitaj ĝis nun. Plue, Kritio prezentis siajn proprajn pensojn, senrilatajn al la instruoj de Sokrato kaj Platono kaj tial, meritas rekonon en sia rajto. Kritio ankaŭ estis poeto kaj historiisto konata pro sia uzo de retoriko kiel oratoro. Li restas unu el la plej polemikaj ankoraŭ enigmaj pensuloj de la sokrata epoko.

Kritio naskiĝis en Ateno, en 460 a.K.. Lia patro laŭdire estis Callaeschrus, unu el la famaj arkitektoj kiuj dizajnis monumentojn en la greka ĉefurbo sed tiu rekordo estas nekontrolebla pro pluraj diferencoj en antikva historio. Estas tamen vaste akceptite ke Kritio naskiĝis en aristokrata aŭ riĉa familio de Ateno.

Malmulto estas konata ĉirkaŭ la vivo de Kritio krom ke li estis parenca de Platono. Malgraŭ naskiĝo en Ateno, kiu estis respubliko-ŝtato dum tiu epoko, liaj tendencoj kaj simpatioj restis kun Sparto, kiu apogis oligarkion aŭ absolutan monarkion. Dum la Peloponeza Milito, li silente apogis Sparton kontraŭ ĝia ĉefmalamika, Ateno. Lia vizaĝo estis unu el atena pensulo, oratoro kaj aristokrato.

Bildo de Kritio, greka filozofo, poeto, retorikulo, historiisto kaj politika estro.

Fama raporto kaj la unua publika mencio de Kritio okazis en 415 a.K., kiam li estis akuzita pro supozeble profanado de Hermeso kaj la idoloj de la atenaj dioj prezentantaj nur la kapon kaj torson - antaŭ ol la flotego de la generalo Alkibiado velis por maramea engaĝiĝo kun la spartanoj. La ago celis senmoraligi la tre superstiĉan atenan socion kaj soldatojn ĉar ĝi enkorpigis la malbonon. Tamen, li estis pardonita per atesto de amiko, ankaŭ suspektita kiel unu el la sabotistoj.

Kritio sporade estas referita kiel membro de la oligarkiaj regantoj, la Kvarcent, kiuj faligis malfortigitan atenan respublikon en 411 a.K. kaj regis mallongatempe. La Kvar Cent estis aristokraaj kaj riĉaj civitanoj de Ateno kiuj kredis ke daŭra milito kontraŭ Sparto estus damaĝa al Ateno kaj volis defii la potencon de la homoj. Tamen, Kritio estis transfuĝinto kaj apartiĝis de la grupo kiam ilia fiasko ŝajnis baldaŭa en 404 a.K. fare de subtenantoj de la Tridek Tiranoj, de kiu li estis membro kaj poste, ilia estro.

Post ekregado de la povo kiel la kapo de la Tridek Tiranoj en 404 a.K., Kritio supozeble diris al la senmoraligitaj atenanoj: "En Sparto estas homoj kiuj estas plej sklavaj kaj la plej liberaj", por devigi la venkitan popolon al kompleta submetiĝo dum subtile minacante ke malkonsento estos disbatita decideme.

Kritio efektive elĉenigis terurregadon en Ateno forminte "La Dek unu", bandon de soldatoj kiuj devigis civitanojn kaj aristokratojn disiĝi el sia riĉaĵo sub perforta-ago. Li amasigis riĉaĵon per senĉesa krueleco. Pluraj atenanoj estis kruele ekzilitaj, malliberigitaj aŭ ekzekutitaj dum lia regado.

En 403 a.K., ekzilitaj atenanoj regrupiĝis sub generalo Trazibulo kaj sieĝis diversajn strategiajn poziciojn tenitajn de la spartanoj kaj la soldatoj de la Tridek Tiranoj. Kritio estris la falangon ĉe Pireo, kiu estis peze sieĝita fare de la atenanoj. Li elektis infanterian formacion nomitan "Kvindek Ŝildoj" esperante rebati la heterogenan atenan armeon provante fuĝi el la batalkampo mem.

Generalo Trazibulo kaj liaj soldatoj lanĉis furiozan atakon sur la falango de Kritio, rezultigante sangan batalon kiu lasis Krition mortige pafvundita. Lia morto estis mortobaton al la resto de la Tridek Tiranoj kiuj provis fuĝi el Ateno. La plej multaj estis kaptitaj kaj senprokraste ekzekutitaj fare de la venkaj atenanoj. Pro liaj por-spartanaj tendencoj, Kritio estas konsiderita parano inter atenaj pensuloj ĝis nun. La paroloj estis antitezo por Kritio, kiu diris al siaj soldatoj antaŭ la atena atako: "Fortuno ĉiam batalas flanke de la prudento."

Monumento estis starigita por festi Krition kaj la Tridek Tiranojn portantajn torĉojn kaj forbruligante la Atenan Konstitucion kiu diigis demokration. La legendo sur ĉi tiu monumento tekstas: "Ĉi tio estas monumento de tiuj noblaj viroj, kiuj bremsis la fierecon de la malbenita atena Demos por mallonga tempo."

Sokrato, konata pro sia ekscentreco, fermis la okulojn pri la abomenaĵoj kontraŭ atenanoj elĉenigitaj de la Tridek Tiranoj. Efektive, kelkaj sokrataj opinioj estis por-spartanaj, kiuj poste igis la grandan pensulon alfronti teston kaj postan ekzekuton.

Kritio estis fervora disĉiplo de Sokrato kaj ofte vizitis la pensulon por interŝanĝi opiniojn pri vivo. Ambaŭ rigardis tiun amikecon kiel ĝena sed necesa: Sokrato akceptis ajnan lernanton, Kritio volis akiri popularecon. Kaj Sokrato estis populara en Ateno konata pro sia memkontenta konduto dum mokadis pri sia indiĝena Ateno kaj laŭdante ĝian superrivalon, Sparton en tempo kiam la du ŝtatoj estis enfermitaj en furioza milito.

La posteulo de Sokrato, Platono riproĉas sian parencon Krition pro la plena malestimo kiun li disvolvis rilate al politiko kaj aristokrataro pro la teruraj agoj faritaj fare de la Tridek Tiranoj. Platono esprimas sian plej grandan abomenon super la regado de la Tridek Tiranoj kaj en kelkaj versoj, kaj nerekte pardonpetas pro iliaj abomenaj kruelaĵoj, eventuale pro kulpo ke liaj parencoj estis implikitaj.

Pli posta pensulo kaj la studanto de Platono, Aristotelo, taksas ke almenaŭ 1.500 atenanoj estis ekzekutitaj fare de Kritio kaj la Tridek Tiranoj dum ilia mallonga regado. Tiuj ankaŭ inkludis eminentajn atenanojn kaj akademiulojn kiuj kredis je demokratio kaj kontraŭbatalis la groteskan profanadon de ĉiuj akceptitaj atenaj tradicioj.

Malnovgreka kronikisto Timeo priskribas Krition dirante: "Amatoro inter pensuloj, kaj pensulo inter amatoroj." Timeo duondiras ke ĉiuj pensuloj kaj aristokratoj de la epoko ne estis profesiuloj. Anstataŭe, ili prenis ĉi tiujn profesiojn kiel ŝikeco.

Pro lia malakceptebla reputacio, la plej multaj el la verkoj de Kritio estis detruitaj fare de atenanoj aŭ perditaj tra la tempoj, krom kelkaj fragmentoj kiuj estas pluekzistantaj. Tio igas nuntempajn historiistojn kredi, ke Kritio, malgraŭ sia diabla konduto, eble kontribuis per kelkaj esencaj lecionoj al la skoloj de la pensado. Kelkaj historiistoj ankaŭ kreditas ke Kritio studis Cinikismon kaj Stoikismon, precipe ĉi-lastan, ĉar ĝi antaŭvidis vivon de lukso.

Unu el la plej gravaj kontribuoj de Kritio rilate al la frua psikologio estis ke li kreis la unuan konatan distingon inter percepto tra sencoj kaj kompreno per la menso. Li klarigis, ke ĉiu homa percepto okazas pro spertoj, kiuj ekestiĝas de sentoj de viglaj kaj senvivaj objektoj kaj fenomenoj. Tiuj travivaĵoj kondukas al kompreno de objekto aŭ fenomeno kaj la memoro estas stokita por estontaj negocadoj. Ĉi tio estas evidenta en lia citaĵo: ""Se vi disciplinas vin por igi vian menson memsufiĉa, vi estos malplej vundebla kontraŭ eksteraj damaĝoj". Li duondiras ke virto aŭ plejboneco kaj aliaj grandaj homaj kvalitoj povas esti instruitaj kaj ensorbitaj - kvankam tio estis vaste disvastigita de la sofistoj. Tamen, li eraris rilate al la moderna psikologio kiam li defendis ke sango estas la animo de homo kaj arteria sango proksime de la koro estas kie percepto okazas.

Alia ekzemplo de liaj sofismaj tendencoj povas esti trovita el lia diraĵo: "Nobla karaktero estas pli kredinda ol leĝo, ĉar neniu oratoro povas superi ĝin." Per ĉi tiuj vortoj, li volis diri ke karaktero povas esti formita prefere ol heredita, kaj tio estas ĝenerale akceptita en la nuntempa psikologio.

Eble malprofunde skribite, Kritio surprize atakas tiranecon, kvankam en malsama formo ol sia propra. Li skribis ke leĝoj kaj dioj estis kreitaj fare de homoj por ensorbigi senton de timo inter homoj. Homoj, kiuj timis dian punon kaj obeis leĝojn, aksiome generus pacan socion. Tiel, leĝoj kaj dioj estis la unuaj tiranoj kiuj devus esti malaltigitaj, li proponis. Ofta, nuntempa citaĵo estas ofte atribuita al Kritio kaj diras: "Religio estis kreita kiam la unua trompisto renkontis la unuan malsaĝulon."

Ĉu homoj estas esence malbonaj?

[redakti | redakti fonton]

Kritio kredis ke homoj facile akiras nedezirindajn trajtojn krom se trejnite konvene: fakto akceptita ĝis nun. En unu el siaj skribaĵoj, li diris: "Pli multe da homoj estas bonaj per praktiko, ol per naturo." Historiistoj restas dividitaj pri tio, kion Kritio provis transdoni per ĉi tiuj vortoj - ĉu li klarigas ke homoj povas fali en malvirtojn aŭ se ili povas trinki bonajn kvalitojn, kiam trafe trejnitaj. Kritio estis provinca en akceptado de la atenaj moroj. Anstataŭe, li laŭdis ĉion spartanan. Tial, oni povas interpretiĝi ke li silente implicis ke la atenanoj devus lerni spartanajn manierojn por igi ilin "bonaj" civitanoj.

Kronikistoj asertas, ke la vivo de Kritio estas leciono pri psikologio mem. Konata kiel bone edukita kaj de aristokrata familio, Kritio restas unu el la klasikaj ekzemploj de misuzo de potenco por memriĉigo en antikva Grekio. Unuflanke, Kritio povis verki poezion aŭ paroli efike al publiko uzante sian arton kiel oratoro kaj retoriko, li neniam ekŝanceliĝis uzante siajn talentojn por trompi la venkitajn atenanojn kaj treni ilin sub la pureco de oligarkio. Avareco iom konfuzis la juĝon de Kritio; li ne indulgis siajn aristokratajn kunulojn puninte ilin per ekzilo aŭ morto kaj konfiskinte iliajn havaĵojn. Lia vivstilo montras, ke oftaj homaj emocioj inkluzive de avideco, volupto kaj la inklino al mem-pligrandigo povas igi eĉ la plej kleran personon el nobela familio en aĉa megalomano.[1]

Kritio kaj Timeo

[redakti | redakti fonton]

En 427 a.K., la antikva greka urboŝtato Ateno estis prospera. Proksimume 80 jarojn pli frue, la atenanoj formis la unuan mem-reprezentan demokration en la historio, la Peloponeza Milito kontraŭ Sparto estis ĵus komenciĝanta, kaj Sokrato nur komencis starigi la fundamenton de tio kio fariĝos la okcidenta filozofio. Tiun jaron Platono estis naskita el riĉa familio: kun onklo kiu estis proksima amiko kun Sokrato, Platono estis ŝajne destinita por iĝi filozofo.

Antaŭ la fino de sia vivo, Platono ja fariĝis la plej elstara filozofo de sia tempo, kaj eble la plej fama filozofo en la okcidenta historio. Neniu el la Sokrataj verkoj postvivis la antikvecon, do la plej granda parto de tio kio estas konata pri li venis de la verkadoj de liaj sekvantoj, plej precipe Platono. Kion oni scias pri Sokrato estas, ke li ŝajnis fari karieron el filozofio, kaj Platono celis sekvi liajn paŝojn. Tamen malgraŭ la tuta influo de la Sokrata vivo sur Platono, kio vere formis lin, tio estis la Sokrata morto ĉirkaŭ 399 a.K..

Platono iĝis tiel amarigita pri la Sokrato-proceso en Ateno ke al li tute malplaĉis la atena demokratio, kaj li komencis vojaĝi ĉirkaŭ la Mediteraneo, studinte temojn kiel la matematiko, perfektigante sian aliron al la filozofia pensado, kaj daŭrigante rafini siajn filozofiajn kredojn. Proksimume jardekon poste, Platono revenis al Ateno kaj fondis sian faman Platonan Akademion ĉirkaŭ 387 a.K., kiun li kontrolis dum 40 jaroj ĝis sia morto. Unu el Platonaj filozofiaj kredoj estis ke verkado de instruoj estis malpli valora ol transdoni ilin buŝe, kaj pluraj el Platonaj skribaĵoj estas respondoj al antaŭaj skribaĵoj liaj, tiel ke Platono propre tenitaj kredoj estas malfacile percepteblaj.

Tamen, Platono edukis plurajn postajn filozofojn, ĉefaj inter ili Aristotelo, kaj liaj skribaĵoj poste formis la spinon de la okcidenta filozofio. Timeo estas unu el la dialogoj de Platono, plejparte en la formo de longa monologo donita fare de la titolfiguro, verkita ĉirkaŭ 360 a.K. La verko prezentas konjekton pri la naturo de la fizika mondo kaj homoj. Sekvas la dialogo pri Kritio. Parolantoj de la dialogo estas Sokrato, Timeo de Locri, Hermokrato kaj Kritio. Kelkaj akademiuloj kredas ke ĝi ne estas la Kritio de la Tridek Tiranoj kiu aperas en tiu dialogo, sed lia avo, kiu ankaŭ estas nomita Kritio.

Kritio estas la dua el projekciita trilogio de dialogoj, antaŭita fare de Timeo kaj sekvita fare de Hermokrato, kvankam ĉi-lasta eble neniam estis verkita kaj Kritio estis lasita nekompleta. Pro ilia simileco (pro la personoj tie aperantaj), modernaj klasikistoj foje kombinas kaj Timeon kaj Krition kiel Timeo-Kritio. En la dialogoj Timeo kaj Kritio, Platono diskutas politikan filozofion kaj faras la unuan mencion de la Perdita Urbo de Atlantido, kiun li priskribis en Timeo kiel insulon kiu estis pli granda ol Libio kaj Azio kune.

Platono daŭrigis: Nun en ĉi tiu insulo Atlantido ekzistis konfederacio de reĝoj, de granda kaj mirinda potenco, kiu regis super la tuta insulo, kaj ankaŭ super multaj aliaj insuloj kaj partoj de la kontinento. Platono skribis ke Atlantido malaperis sub la maro en ununura tago.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Critias Simplyknowledge[rompita ligilo]
  2. Rakutenkobo[rompita ligilo]


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]