Krokodili
Krokodili (la verba formo de "krokodilo") estas Esperanta idiotismo kun la signifo "en Esperanta medio paroli alian lingvon, kiu estas la denaska lingvo de iuj ĉeestantoj".[1] Kelkfoje oni uzas la vorton pli ĝenerale, kun la signifo "en Esperanta medio paroli ajnan lingvon krom Esperanto".
Krokodiladon oni kutime konsideras evitinda inter esperantistoj. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por kapabli bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas tion, parolante kun alilandanoj kaj, pli ĝenerale, kun alilingvanoj. Alie, la homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, preskaŭ neniam havus la eblon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj ĵurnalistoj aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi, ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. Ĉiuj ĉi tiuj kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tio ne absolute necesas pro rekte komunikaj kialoj.
Tamen fojfoja krokodilado kun komencantoj por klarigi gramatikajn detalojn estas pli akceptata, kvankam multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke tiuj baldaŭ plibonigu sian lingvoscion kaj kiom eble plej frue ekhavu memfidon, ke ili jam kapablas kompreni kaj paroli Esperanton.
Paroli en fremda lingvo ("aligatori") por plibonigi sian regon de tiu fremda lingvo en Esperanto-aranĝo estas iom pli akceptata konduto, speciale, se tion faras sperta esperantisto, kiu jam kapablas libere paroli Esperanton kaj do ne bezonas eluzi ĉian eblon paroli en Esperanto por plibonigi sian lingvonivelon.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Pri la etimologio de la esprimo krokodili oni ne certas. Tamen ekzistas pluraj klarigaj teorioj:
Onidire krokodiloj ploras manĝante viktimojn. Analoge, krokodilanto plendas pri la fato de Esperanto, sed mem kontraŭefikas ĝin.
Sur la krovilo de Travivaĵoj de Ro. Ŝo. aperas krokodilo kaj urso sinprenante la manojn. Ambaŭ portas steletojn. Pri ĝi La Brita Esperantisto (N. 109, Jan. 1914 pĝ 18) diras iom mistere "la komedie-tragedia bildo sur la kovrilo kvazaŭ antaŭinklinas la legonton al dumtempa flankenmeto de la teraj zorgoj, al iometa dislaso de la ridoreteniloj!" Eble tio signifas ke jam tiutempe esperantistoj konis iun "tragikomedian" aludon al krokodiloj.
Oni diras ke la uzon de "krokodilo" por slange indiki neesperantiston enkondukis la italdevena Ferrari, taksiisto en Parizo dum la 1930-aj jaroj. "Kion volas tiuj krokodiloj?" li kutime apostrofis la neesperantistojn, kiuj brue envenis la kafejon kie li estis babilanta en Esperanto kun samideanoj. Ankoraŭ nun kelkfoje "krokodilo" sinonimas al neesperantisto. Tamen, pli ofte ĝi signifas "Esperanto-parolanto, kiu en Esperanto-medio parolas nacilingve".[noto 1]
Iom alimaniere raportas la originon de la enkonduko de "krokodilo" en p.185 de sia verko Lingvaj Babilaĵoj Andreo Ĉerpiljodo, raportante el la buŝo de Roĝero Bernardo, kiu mem spertis surloke tiujn momentojn kun Ferari'.
Alia klarigo de "krokodili" devenas el la Cseh-metodo de instruado. Kiam Andreo CSEH instruis, li ĉiam kunportis lignajn bestojn. Dum liaj kursoj neniu rajtis paroli sian gepatran lingvon, krom se tiu havis la krokodilon en la mano.
La fenomeno de fanatikaj kontraŭ-krokodilistoj
[redakti | redakti fonton]Ekzistas en la Esperanto-movado ankaŭ la fenomeno de fanatikaj kontraŭ-krokodilistoj. Temas pri personoj, kiuj fervore kaj fanatike atakas ĉiun, kaj precipe komencantojn, kiuj dum Esperanto-renkontiĝoj elbuŝigas neesperantlingvan vorton per la akretona frazeto: "Ne krokodilu!". Tiu ĉi fenomeno ne malofte komplete senkuraĝigas komencantojn, kiuj poste neniam plu partoprenas Esperanto-renkontiĝojn. La bona intenco, ke oni instigu la homojn praktiki sian Esperanton kaj plibonigi sian lingvokonon, per tia konduto tiam turniĝas al forbarilo por novaj lernantoj kun la tute kontraŭa efiko.
Aliaj reptiliecaj verboj
[redakti | redakti fonton]Laŭ krokodili, kelkaj esperantistoj kreis vortojn laŭ la nomoj de aliaj reptilioj por priskribi la uzadon de unu lingvo en la medio de alia. Tamen, tiuj esprimoj ne estas tiel konataj kaj uzataj kiel krokodili.
Aligatori kaj kajmani
[redakti | redakti fonton]Aligatori
[redakti | redakti fonton]Aligatori signifas "en Esperanta medio paroli alian lingvon ol Esperanton, kiu estas gepatra lingvo de nur parto de la ĉeestantaro". Oni diras aligatori, ĉar (mnemonike) unu homo parolas la lingvon de la alia.
Tamen, la preciza difino de aligatori povas iomete varii. Pli malofte, ĝi priskribas kiam oni uzas lingvon, kiu estas nek sia denaska lingvo nek Esperanto.
Homon, kiu aligatoras, oni kelkfoje nomas aligatoro.
Kajmani
[redakti | redakti fonton]Kajmani signifas "en Esperanta medio paroli lingvon alian ol Esperanto, kiu estas gepatra lingvo de neniu el la ĉeestantoj". Oni diras kajmani, ĉar (mnemonike) kaj unu homo kaj la alia parolas fremdan lingvon.
Tamen, la preciza difino de kajmani povas iomete varii. Pli malofte, ĝi priskribas kiam oni uzas lingvon, kiun neniu en la rondo povas kompreni.
Homon, kiu kajmanas, oni kelkfoje nomas kajmano.
Akcepto de aligatorado kaj kajmanado
[redakti | redakti fonton]En la plej multaj situacioj, aligatorado kaj kajmanado estas same malakceptataj inter esperantistoj kiel krokodilado. Tamen, dum kelkaj internaciaj Esperanto-renkontiĝoj, oni organizas apartan programeron nomatan aligatorejo, dum kiu oni nur rajtas aligatori kaj kajmani, por ke oni praktiku sian scipovon de fremdaj lingvoj. Ankaŭ ekster tiaj aligatorejoj, aligatorado kaj kajmanado por plibonigi sian scipovon de fremdlingvo estas pli akceptata trajto, ol krokodilado.
En la Universalaj Kongresoj de Esperanto, kutime estas organizata "ekspresa kurso" pri la lingvo de la kongreslando. Kvankam oni tie uzas ankaŭ ne-esperantan lingvon, tio ne estas rigardata kiel aligatorado aŭ kajmanado, ĉar la lingvo de la instruado restas Esperanto.
Reptiliumi
[redakti | redakti fonton]Reptiliumi estas esprimo kun la signifo "krokodili, aligatori, aŭ kajmani", do "en Esperanta medio paroli ajnan etnan lingvon krom Esperanto". Ĝi tamen estas tre malofta, kaj anstataŭe, oni ĝenerale diras simple krokodili.
Gaviali
[redakti | redakti fonton]Gaviali signifas "paroli Esperanton, kiam alia lingvo pli taŭgus" aŭ "uzi Esperanton por ke ĉeestantaj ne-esperantistoj ne komprenu nin". Unuvorte, ĝi signifas malkrokodili.
Inter esperantistoj, gaviali (en la unua signifo) estas kutime pli akceptata ol krokodili, ĉar per ĝi oni praktikas sian scipovon de Esperanto, por ke oni poste povu uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Gaviali en la dua signifo ofte okazas, kiam malmultaj esperantistoj renkontiĝas ekster Esperanto-aranĝo, kaj estas kune kun ne-esperantistoj. Se ili volas komuniki ion sen esti komprenataj de la ne-esperantistoj, ili povas uzi Esperanton. Tion oni nomas "gaviali" (en la dua signifo de la vorto). Tiun agon ne-esperantistoj povas konsideri ĝena.
Homon, kiu gavialas, oni kelkfoje nomas gavialo.
Lacerti
[redakti | redakti fonton]Lacerti plej ofte signifas "en Esperanta medio paroli alian planlingvon ol Esperanton".
Pli malofta signifo estas "en Esperanta medio, inter parolantoj kun similaj denaskaj lingvoj, uzi sian gepatran lingvon". Ekzemple kiam hispana esperantisto parolas la hispanan al brazila esperantisto, kaj nur estas komprenata pro la simileco inter la hispana kaj la portugala.
Lacerti (en la pli kutima, unua, signifo) estas multe malpli kutima fenomeno ol la aliaj reptiliumadoj. Pro tio ne ekzistas tiom fortaj sintenoj kontraŭ ĝi kiel kontraŭ la aliaj reptiliumadoj. Multaj esperantistoj tamen ĝenerale malaprobas aliajn projektojn por internacia helplingvo, kaj tial ankaŭ koleriĝus aŭdi ilin en Esperanta aranĝo. Tamen la planlingvo Tokipono, kiu ne celas esti internacia helplingvo, estas populara inter esperantistoj (instruata en apartaj kursoj ekzemple jam en 2003 dum la IS). La fakto, ke ĝi ne estas konkurenco al Esperanto, faciligas ĝian vojon al "akceptata lacertado".
Homon, kiu lacertas, oni kelkfoje nomas lacerto.
kokosila en Tokipono
[redakti | redakti fonton]En Tokipono ekzistas la slanga vorto kokosila, kiu havas la signifon "en tokipona medio paroli alian lingvon ol Tokiponon".[2] Ĝi estas rekta tokiponigo de la esperanta vorto "krokodilas". La vorto ekestis, kiam Sonja Lang, kreinto de Tokipono kaj esperantisto, spontanee uzis ĝin en tokipona babilejo en aprilo de 2020. Ĉirkaŭ unu jaron poste Lang trovis en granda enketa esploro pri uzado de tokipono, ke ĉirkaŭ 50% de tokiponaj parolantoj uzus la vorton por diri "paroli alian lingvon en nur-tokipona medio".[3] Pro tio ŝi nomis la vorton kokosila grava parto de Tokipono en sia verko Toki Pona Dictionary, kune kun 15 aliaj ofte uzataj neoficialaj vortoj.[4]
Jam multe pli frue estis en Tokipono por simila celo uzata la frazo toki akesi, t.e. "paroli reptilie".
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Schor, Esther. Crocodiling in Esperanto On the Streets of Hanoi (angle). Forward. The Forward Association (2007-08-22). Alirita 2015-11-30 . “Krokodili — “to crocodile” — means to speak one’s native language at an Esperanto gathering.”.
- ↑ Moniz, C. Ryan. nimi ale pona (esperante) (2021-12-14). Alirita 2021-02-02 . “kokosila — krokodili; paroli netokipone en situacio, kie Tokipono estus pli taŭga”.
- ↑ Lang, Sonja (2021-05-02). nimi_pi_pu_ala.txt (angle). Alirita 2021-02-02 .
- ↑ Lang, Sonja. (2021-07-18) Toki Pona Dictionary (angle), p. 22. ISBN 9780978292362.